Movado sen Nomo estas movado kiu volas establi pli bonajn interhomajn kontaktojn, sendepende de religia aŭ alia konvinko, politiko, kun tute senpaga membreco!

 

La centra akso de la agado estas ĝiaj levilkartoj (aŭ sloganoj), elpensitaj por 'levi' la nivelon de nia vivo.  

Ni pledas en tiu ĉi materiisma mondo por "la kulturo de la koro" kaj emfazas la "taskon de la koro" en ĉiuj familiaj kaj sociaj rilatoj, en la nacia kaj en la internacia politiko, por ke ĉiu plibonigo estu "homa" plibonigo.

Pere de plikulturado de la koro, ĝi volas reaperigi fratecon, bonecon, amikecon en la medioj, kie ofte ĉiuj valoroj forestas pro nura egoismo, pro la "mi"-kulturo.

Ĝi alvokas al nova vivstilo kaj humanigo de homo kaj socio.
 

La TTT-ejo estas: www.movado-sen-nomo.org. Tie ĉi, vi povas legi pli pri la historio kaj laboro.