Movado Sen Nomo Published on May 25, 2009
by Movado Sen Nomo

Movado Sen Nomo's blog

Browse posts
Gajajn festojn kaj feliĉan novan jaron!
Posted on December 23, 2009
Venkanto estas perdinto kiu persistis.
Posted on December 3rd, 2009
Forigu la katenojn!
Posted on September 15, 2009
Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas.
2 comments (latest 7 months ago)
UK en Bjalistoko
Posted on May 2nd, 2009
Ĝojajn festojn al ĉiuj !
Posted on April 11, 2009
1 comment (latest 8 months ago)
Ne scias mono, pri sano kaj bono.
Posted on March 6, 2009
2 comments (latest 9 months ago)
Ĉiu guto gravas.
Posted on January 20, 2009
Bona tago ekas per "Bonan Tagon!"
Posted on October 29, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 236 times

Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas.

Monday May 25, 2009 at 01:00PM























Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun.

Ĉiu okazaĵo – ĉu bona aŭ malbona – ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion.

En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon.

2 Comments / add your comment?

la Grafo says:
Viajn pensojn plaĉas al mi.
Kaj iom plu – posttempe ofte okazas, ke via vivo estis feliĉa eĉ kiam samtempe vi nerimarkis…
Bulgara proverbo diris:
Ĉio malbono por bono!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Movado Sen Nomo replies:
Efektive. Ofte oni plej konscias pri kion oni havis, kiam oni perdis, bedaurinde. Estas malfacile esti kontenta kun tio kion oni havas, dum firmaoj per reklamo konstante volas delogi vin kun belegaj aferoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...