About this blog

Kajero

  • 22 posts
  • 6935 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 14, 08

67a Hispana Esperanto-Kongreso

Mi invitas spekti miajn fotojn, prenitajn dum la disvolviĝo de la 67a Hispana Esperanto-Kongreso, ĵus okazinta en la urbo Kuenko:

www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/74578

Mankas la fotoj de la ekskursoj, kiuj celis ĉefe la vidindaĵojn de la urbo, ne la esperantistojn mem.

Krome, jen alia radi-intervjuo, ree en RNE kun tutlanda atingo, ĉi-foje en la programo España Directo [Hispanujo sur la anteno] okaze de la menciita kongreso. Alejandro kaj mi parolis ĉe la mikrofonoj.


Intervjuo en RNE, en la progra…

Published at 20:01 ( 0 comments / 121 visits )
This post is public

June 23, 08

Intervjuo en tutlanda radio

Vendrede vespere mi estis intervjuata en RNE1 (tutlanda hispana radiĉeno, unua kanalo) pri esperanto. La intervjuo estis motivigita de gazetara dissendo, kiun faris Tonyo, pri la ĵusa rekorda atingo de esperanta vikipedio al 100.000 artikoloj; la dissendo celis grandan parton de la hispana amasmediaro sed nur RNE1 reagis.

Precize, mi estis ĉe Toni Garrido, ĵurnalisto kiu gvidas la programon "Asuntos Propios" (propraj aferoj); li havas akompanon, Tom Kallen, svedan ĵurnaliston kun kiu li faras tre strangan kaj amuzan paron. Tom donas iom da eksterlanda rigardo super la temoj pritraktataj dum la programo.

Dum la programo, Toni inside pikis min; tiu sakreca konduto al gastoj estas sigelo de lia ag-maniero kiel intervjuisto! Eĉ la plej altpintuloj devas suferi liajn moketojn. Ekz., li intervjuis s-ron Jordi Pujol [ĵordi puĵol'], eks-prezidenton de la kataluna registaro kaj moke demandis al li: vi, kiel emeritulo, devas enuiĝi multe pro la malabundo de masonaĵoj (vi sciu, ke la kliŝa okupo de emerituloj estas rigardadi mason-laboraĵojn...) Do, se tiel moŝta gasto ricevas tian bonvenon, imagu mi!

Mi proponas al vi, unue sekvu jenan ligilon kie troviĝas foto mia dum la programo. Kaj, kompreneble, aŭskultu la intervjuon (ioma scipovo de la hispana estas necesa...)!


Intervjuo en RNE1, en la progr…

Published at 17:06 ( 8 comments / 223 visits )
This post is public

June 15, 08

Bovenon al la kongres'!

Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros.

Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn..

Aŭskultu kaj amuziĝu ;-)


Bonvenon al la kongres'!

Jen la teksto:

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
tion ne forlasu vi en forges'
vian poŝon melkados ni kun avid'
per via mon' la fina venk' alvenos tuj!

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
vokas vin Esperantuj'!

Vi ĝuos ĉiaman programon
la verdan flagon kaj tiel plu...

"Vi iru al la kongres' "
reklamas gazeto,
"La granda kongres'"
eĥas la reto
Da tia kongres' ne eblas du!

Atentu al lima dat'
plenumu vi l'aliĝilon sen prokrast'!
ĉar la kongreso ekas jam!

Published at 19:00 ( 16 comments / 292 visits )
This post is public

June 12, 08

Muziko, Esperantujo kaj mi

Pro instigo de Floreal Martorell mi verkas jenan protokoleton pri mia agado en Esperantujo rilate al muziko.

read more
Published at 20:34 ( 11 comments / 218 visits )
This post is public

June 6, 08

Ŝamaneca muziko

Mi prezentos iujn kantojn el la muziko kiun mi faras kun mia ĥoro, kiujn mi konsideras iel interesa por vi.

Ĉi-foje mi atentigas pri kanto titolita Benedictio (trad. benumado aŭ io tia), far la estona komponisto Urmas Sisask. La nuntempa balta ĥor-muziko havas apartan prestiĝon, kaj tiu ankoraŭ juna komponisto estas bela ekzemplo. Li krome estas iom mistikema, kio rilatas al la prezentata muziko.

La latina teksto estas rutina preĝo de la kristana rito: Benedicat vos omnipotens Deus, Pater et Filius et Spiritus Sanctus [vin benu ĉiopova Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito]. Ĝi estas ĉante ripetata plurfoje (do, vi povus taksi nian prononcon de la latina lingvo...), en maniero kvazaŭ pagana! La muziko havas tre karakterizan sorĉan ritmon, super kiu virinoj kantas litanie, kvazaŭ trance, laŭ ŝajne improvizita modala melodio. La tuto aspektas kiel ŝamana rito, anstataŭ kristana preĝo!

Jen nia versio, ludita koncerte la 31an de majo de 2008. Mi invitas al aŭskultado!


Benedictio - Urmas Sisask - GV…

(Post-redakto: mi ŝanĝis la ligilon de la komponisto al esperanta vikipedio, kie troviĝas artikolo verkita ĉefe de Imre)

 

Published at 19:33 ( 6 comments / 165 visits )
This post is public

June 1st, 08

Barbireja kanto


La barbería de los hermanos Br…

Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro.

Temas pri 4-voĉa barbireja kanto, genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop. La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...).

Mi ludas la kvar voĉojn de la registraĵo: bason, baritonon, tenoron kaj kontratenoron; mia voĉo fluas pli komforte en la tenora gamo, do por la ceteraj mi devis iom peni; certe por la plej malproksima, la baso.

La rezulto por mi estas kontentiga sed, ĉefe, amuza! Mi faris ĝin haste, sen tro da atento al polurendaĵoj.

Ĝuu! ;-)

P.S.: Hazarde, ankaŭ Bertilo eksperimentis per ciferecaj registriloj. Mi rekomendas ĝian aŭskultadon!

Published at 10:20 ( 15 comments / 282 visits )
This post is public

May 19, 08

Flamenka versio de 'Sultanoj de la svingo-danco'

Eble vi memoras tiun faman kanton de la brita rok-bando Dire Straits, Sultans of swing [sultanoj de la svingo-danco]. Mi prezentas sube la flamenkan nur-instrumentan version fare de la hispana gitaristo Pedro Javier González, kun tre minimalisma akompano: elektro-baso kaj milda perkuto bazita sur la cigana tirkesto.

Ĝuu!

Published at 17:07 ( 8 comments / 383 visits )
This post is public

April 5, 08

Surpriza esperantaĵo

Ĉu vi konas la nomon Arnold Gerrit Henske? Temas pri nederlanda fakiro, kiu sin mem traboris per glavoj sen ia ajn damaĝo aŭ sangoverŝado!

Sed des pli amuze, tiu homo adoptis la esperanto-nomon Mirin Dajo (tiel ortografiita laŭ la artikoloj de Vikipedio kaj aliaj fontoj)! Do mirindaĵo!

Verŝajne li lernis esperanton aŭ, almenaŭ, simpatiis al ĝi. Li konsideris ĝin ilo por unuigi la homaron:

(...) he adopted his stagename Mirin Dajo, Esperanto for "wonderful." He saw the use of Esperanto -one language to be used around the world- as a way of uniting mankind, his primary goal.

Jen filmeto kie li estas traborita per rapiro je la brusto kaj je la abdomeno. (P.S. filmo ŝanĝita al iom pli longa versio)

Published at 22:34 ( 3 comments / 411 visits )
This post is public

March 18, 08

Esperanto en tutlanda televido

Ekspozicio pri esperanta literaturo en Madrido, finita antaŭ 2 semajno, altiris atenton de pluraj amasmedioj.

read more
Published at 10:28 ( 5 comments / 499 visits )
This post is public

February 18, 08

Maldecaj koploj

Legante la lastan brilan tradukon de Imre Szabo, mi perceptis ke la poemo konsistiĝas el verso-kvaropoj 9-silabaj, kun rimo inter la 2a kaj 4a. Mi supozas ke tio spegulas la originalon. Mi miras pri tiu versumado ĉar ĝi estas tre simila al hispana "romanco"; la diferenco estas, ke "romanco" estas kvaropo 8-silaba kaj la rimo (ankaŭ inter 2a - 4a) povas esti libere asonanca.

Tiu versumado estas tre uzata en pluraj popolaj kantoj kaj proverboj sub la nomo "koplo". Inter ili, ekzistas aparta kategorio kies celo estas la humuro, tre ofte tra sakrado aŭ maldeco. Ĝi iel estas ekvivalenta al irlanda limeriko.

Do, jen kelkaj tiaj maldecaj koploj; ili prezentiĝas ofte en komuna kunkantado, en ekskursoj, renkontiĝoj, kaj la bubaj knaboj estas la ĉefaj instigantoj ;-)

La doloro plej dolora,
la plej aĉa dolorsento,
estas maĉi la kojonojn
per piana kovrilfermo.

La knabinoj de l' kongreso
havas piĉojn sen hararo
pro grimpado ofta arbojn
kaj subiro per glitado.

Kiam estis mi infano
el botelo suĉis lakton
kiam mi jam knabo estas
mi ĝin melkas el la kaco.

Kiam estis mi infano
dormis kun servutistino
kiam mi jam knabo estas
ne plu volas ruzulino!

Published at 20:22 ( 8 comments / 769 visits )
This post is public

February 5, 08

Mediteraneo

Kiam tagon de fatal’
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor’,
ke disrompu kun sonor’
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.

En dekliv’ de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinion,
bluigos la rosmarenon.
Ĉiam ĉe l’ mar’, ĉar min,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo.

Teksto: Joan Manuel Serrat
E-traduko: Antonio Valén

Mi ĵus prezentis miajn plej ŝatatajn versojn de la kanzono "Mediteraneo", de Joan Manuel Serrat, kataluna kanzonisto, laŭ trafega traduko de Antonio Valén; alklaku la ligilon por spekti filmeton kun la traduko en la subtekstoj. La plena teksto troviĝas en la Kantaro-vikio.

Tiu kanto estis balotita kiel plej bona hispanlingva pop-kanto en la lastaj tutlandaj enketoj. Vere ĝi havas sorĉan ritmon, mediteranean etoson kaj bonegan tekston per kiu la aŭtoro esprimas sian identecon kun la mediteranea maro.

Published at 23:37 ( 6 comments / 561 visits )
This post is public

January 31, 08

Alia versio de La Espero...

En sia artikolo titolita Eros kaj Thanatos, Karles cerbumis pri la nenormale pruda sinteno de la esperantistoj. Mi promesis jenan reagon, okaze de la Karnavalo. … read more
Published at 23:11 ( 8 comments / 645 visits )
This post is public

January 27, 08

Mi venkis!

Ekde mia pli-malpli regula alŝutado fotojn al Ipernity, mi regule partoprenas fotokonkursojn kiujn organizas kelkaj mastrumantoj de grupoj.

read more
Published at 22:48 ( 9 comments / 510 visits )
This post is public

January 22, 08

Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)

Mi prezentas mian tradukon de iama furoranta hispana pop-grupo Los Secretos (la sekretoj). Temas pri ilia plej sukcesa muzikaĵo Déjame (lasu min).

Jen filmeto de iama televida prezento, kun la traduko en la subtesktoj. La muziko estas facile ludebla per gitaro, do mi invitas muzikemulojn lerni ĝin por ampleksigi la repertuaron en esperanto-renkontiĝoj ;-)

http://www.overstream.net/view.php?oid=l9samqi4n1et

(P.S.: mi ŝanĝis la filmeton. Nun la supersignoj videblas bone)

Kaj sube mi skribas la tutan tekston. Mi anticipe pardonpetas pro kelkaj atencoj al parnasa bonstilo, kiel en la trivita rimo kor'/for sed, nu, la originalo ankaŭ ne estis akademie verkita do permesu al mi tiajn licencojn ;-)

Lasu min, ne trompu amo-sentojn
jen la fin', ne laŭtu ve-lamentojn
ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

Lasu min, ne frapu mian pordon,
kvar el kvin, mi falis en malordon.
Sed ĉion mi postlasis jam,
nenio restas el ĉi am'.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon,
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

Published at 18:28 ( 5 comments / 487 visits )
This post is public

January 16, 08

Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran

En la printempo de 2006 la hispana branĉo de MTV lanĉis neatendite sukcesan virusan kampanjon por kontraŭstari la atakojn de la moral-gardistoj, kiuj akuzis ilin je perversado junularon (tiel!).

read more
Published at 23:51 ( 4 comments / 509 visits )
This post is public

January 12, 08

Mia muzika vivo: Galadriel

Mi jam prezentis muzikon kiun mi faras nun en mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento. Sed multaj ne scias ke mia unua serioza muzika sperto estis en rok-bando nomata Galadriel. Ni ludadis la tiel nomatan "progresan rokon" kaj mia rolo estis gitaristo kaj komponisto de muziko; mi ne kantis ion ajn!

Kovrilo de la disko "Chasing t…

En tiu epoko mi ne estis esperantisto. La tekstojn skribis la kantisto, Jesús Filardi, kanada-devena (el Toronto); kvankam li parolis la hispanan tute senakcente, li sentis sin pli komforta en la angla lingvo, rilate al verkado. Do la unuaj tekstoj estis ĉiam anglalingvaj sed poste li hispanigis ilin por la lokaj koncertoj. Tamen la registradon ni faris anglalingve por la franca disk-eldonejo Musea.

Do, mi deziras prezenti kelkajn muzikaĵojn el nia dua disko, "Chasing the Dragonfly" (ĉasante la libelon). En tiu epoko(*) ni estis tre stranga kaj bunta bando: la klavaristo ĵus forlasis la grupon; Jesús Filardi, kanada-devena kantisto kaj komencanta klavaristo; Çidão Trindade, drumisto kaj perkutisto, Marco do Santos, bas-ludisto (ambaŭ brazilanoj el São Paulo) kaj mi mem, gitaristo. Aldone, Alfredo G. Demestres, violonisto el Barcelono, kiu parta-tempe helpis nin (krome, li komponis du muzikaĵojn de tiu disko) kaj Santi Pérez, kubano loĝanta en Barcelono kiu produktis la diskon kaj ludis la plej defiajn klavarajn partojn.

Do, mi esperas ke vi ĝuu mian tiaman muzikon ;-) Mi nur bedaŭras ke mi devas reteni ĉiujn rajtojn, ĉar mi ne plene posedas ilin.

(*) P.S. Temas pri la jaro 1991. La disko lanĉiĝis en la jaro 1992.

Published at 11:42 ( 8 comments / 564 visits )
This post is public

January 6, 08

Persepolo

Al karaj iranaj samideanoj Reza, Lumina kaj pliaj.

Mi ĵus spektis la kinaĵon Persepolo bazita sur la samtitola bild-rakonto far la irana artisto Marĵan Satrapi. Ĝi rakontas pri la vivo de naiva infano kiu kreskas dum la eltronigo Imperiestron ("ŝaho"), la revolucio kaj ties posta renversiĝo al teokratio, kaj la milito.

Konfese, mi emociiĝis kaj pensis multe pri vi dum la spektado. Inter la bildoj de la filmo, kiu montras la teruran efikon de la teokratia subpremado, interplektiĝis en mia menso viaj fotoj pri la ekskursoj de la esperanto-grupo, kie la virinoj povas libere demeti sian kaptukon. Mi ankaŭ pensis pri mia irana amiko Kuroŝ, kiun mi konis en la jaro 1983 kiam li alvenis en Hispanujon, fuĝinte el la Islama Revolucio kaj el la milito, kaj kiu estas unu el miaj plej intimaj nunaj amikoj.

Vere mi empatias vian travivadon. Mi scias ke vi ne povas spekti la filmon, sed sciu ke ĝi estas tre kortuŝa kaj senvualiga.

Samideane via,

Manolo.

Published at 00:31 ( 13 comments / 911 visits )
This post is public

January 3rd, 08

Noktaj bildoj de Madrido

Mia patro ĵus aliĝis al Ipernity. Li alŝutis kelkajn interesajn fotojn pri Madrido dum nokto, kun kristnaskaj lumoj.

Mi invitas trarigardi ilin.

Published at 23:52 ( 9 comments / 557 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 22 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Manolo