Foje mi subtekstigas filmetojn, ĉefe hispanlingvajn, en esperanto, por amuzo kaj por kundividi iun lokan interesan aferon inter la esperantistaro.
Mi lastatempe publikigis en mia bitakoro subtekstigon de antaŭfilmo; vi scias, tiaj filmetoj kiuj reklamas kaj prezentas alian "normalan" filmon. Ĝi titoliĝas Camino kaj rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino —nomata tiel, Camino— meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei.
La antaŭfilmeto mem estas tre kortuŝa. Mi invitas vin spekti, kaj kompreni la dialogojn per miaj subtekstoj:
Nuntempe disvolviĝas interesa diskuto en la blogo de Andy pri la eŭska lingvo, pri eŭskoj kaj pri popoloj sen ŝtatoj.
Profitante tiun etoson, mi subtekstigis alian filmeton, faritan de la eŭska televido mem, kaj kiu primokas la kliŝaĵon pri eŭskoj! Mi invitas vin rideti, eĉ ridegi:
Jen plia subtekstigita skeĉo de la humura programo Vaya Semanita (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas la kliŝaj problemoj kun la eŭska lingvo; sed ĝi estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed "adapti" ĝin laŭ nia komuna kulturo.
La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo:
Antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis al esperanto ĥor-kanton titolitan Der Speisezettel (la menuo), de la germana komponisto Carl F. Zöllner. Tiu kanto ege furoras en la hispana ĥor-movado; en la eŭska ĥor-movado aparte furoris ĝi en sia originala prezento por 4 viraj voĉoj; komprenu ke kuniĝas du faktoroj: la ĥor-kantemo de la eŭskoj, kaj la eŭskaj gastronomiaj societoj, kies plej tradicia formo estas nur-vira; tial, rapide populariĝis hispanlingva versio, kiu estas kantata dum la manĝo-kunsidoj de tiuj societoj, kune kun tradicia eŭska repertuaro.
Fakte, mi tradukis el la hispanlingva versio, kiun mi ĉerpis el partituro aranĝita por miksaj voĉoj (tiu versio por 4 gevoĉoj estas populara en la cetero de la lando), sed vi baldaŭ komprenos ke tiu re-tradukado ne multe gravas por tiu teksto.
Do, kiam mi sciis pri la ekzisto de bonega ĥor-grupo en Esperantujo, nome Akordo, mi kontaktis ilin kaj proponis la partituron kun la esperanta teksto kaj titolitan, nature, La menu'. Ili entuziasme akceptis kaj, finfine, havis la ŝancon prezenti ĝin, eĉ tri-foje!, dum la UK de 2005 en Vilno. Marwine, eks-akordano, sendis al mi tiun filmeton de la prezento:
Jen la teksto, tre bongusta kaj apetit-veka!
La menu'
Kelnerestro! Sinjor'! Kelnerestro! Sinjor'!
Kio por manĝ'? Sinjor'!, jen la menu':
Bovlumbaĵ' rostita kun terpoma kaĉo
ŝafoklabo, hepataĵ', rizo kun anas'.
Ovoj, fiŝokneloj, saŭcoj, hungaribuljono,
testudsupo, kaĉo el kraboj,
miksopoto el Pariz', gratenita past'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', aŭskultu:
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.
Freŝaj kalmaretoj, polpoj, merluĉaĵo saŭca,
fumharingoj frandaj, salmoruo kun tomat',
tinus', bonito, klamoj, trutoj, palinuro suka
laŭ l'kariba gusto kaj fazan' farĉita kaj porkid'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', atentu:
Kok', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.