June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

May 2009 (1)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (1)
October 2008 (5)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (3)
August 2007 (1)

June 1st, 2008

Barbireja kanto

Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro.

Temas pri 4-voĉa barbireja kanto, genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop. La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...).

Mi ludas la kvar voĉojn de la registraĵo: bason, baritonon, tenoron kaj kontratenoron; mia voĉo fluas pli komforte en la tenora gamo, do por la ceteraj mi devis iom peni; certe por la plej malproksima, la baso.

La rezulto por mi estas kontentiga sed, ĉefe, amuza! Mi faris ĝin haste, sen tro da atento al polurendaĵoj.

Ĝuu! ;-)

P.S.: Hazarde, ankaŭ Bertilo eksperimentis per ciferecaj registriloj. Mi rekomendas ĝian aŭskultadon!

Published at 10:20 / 15 comments / 1143 visits
This post is public

June 6, 2008

Ŝamaneca muziko

Mi prezentos iujn kantojn el la muziko kiun mi faras kun mia ĥoro, kiujn mi konsideras iel interesa por vi.

Ĉi-foje mi atentigas pri kanto titolita Benedictio (trad. benumado aŭ io tia), far la estona komponisto Urmas Sisask. La nuntempa balta ĥor-muziko havas apartan prestiĝon, kaj tiu ankoraŭ juna komponisto estas bela ekzemplo. Li krome estas iom mistikema, kio rilatas al la prezentata muziko.

La latina teksto estas rutina preĝo de la kristana rito: Benedicat vos omnipotens Deus, Pater et Filius et Spiritus Sanctus [vin benu ĉiopova Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito]. Ĝi estas ĉante ripetata plurfoje (do, vi povus taksi nian prononcon de la latina lingvo...), en maniero kvazaŭ pagana! La muziko havas tre karakterizan sorĉan ritmon, super kiu virinoj kantas litanie, kvazaŭ trance, laŭ ŝajne improvizita modala melodio. La tuto aspektas kiel ŝamana rito, anstataŭ kristana preĝo!

Jen nia versio, ludita koncerte la 31an de majo de 2008 15an de novembro de 2008. Mi invitas al aŭskultado!

(Post-redakto: mi ŝanĝis la ligilon de la komponisto al esperanta vikipedio, kie troviĝas artikolo verkita ĉefe de Imre)

(Post-redakto: ŝanĝita la muziko)



Published at 19:33 / 8 comments / 956 visits
This post is public

June 12, 2008

Muziko, Esperantujo kaj mi

Pro instigo de Floreal Martorell mi verkas jenan protokoleton pri mia agado en Esperantujo rilate al muziko.

Published at 20:34 / 13 comments / 1097 visits
This post is public

June 15, 2008

Bonvenon al la kongres'!

Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros.

Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn..

Aŭskultu kaj amuziĝu ;-)

Jen la teksto:

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
tion ne forlasu vi en forges'
vian poŝon melkados ni kun avid'
per via mon' la fina venk' alvenos tuj!

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
vokas vin Esperantuj'!

Vi ĝuos ĉiaman programon
la verdan flagon kaj tiel plu...

"Vi iru al la kongres' "
reklamas gazeto,
"La granda kongres'"
eĥas la reto
Da tia kongres' ne eblas du!

Atentu al lima dat'
plenumu vi l'aliĝilon sen prokrast'!
ĉar la kongreso ekas jam!

Published at 19:00 / 22 comments / 2783 visits
This post is public

June 23, 2008

Intervjuo en tutlanda radio

Vendrede vespere mi estis intervjuata en RNE1 (tutlanda hispana radiĉeno, unua kanalo) pri esperanto. La intervjuo estis motivigita de gazetara dissendo, kiun faris Tonyo, pri la ĵusa rekorda atingo de esperanta vikipedio al 100.000 artikoloj; la dissendo celis grandan parton de la hispana amasmediaro sed nur RNE1 reagis.

Precize, mi estis ĉe Toni Garrido, ĵurnalisto kiu gvidas la programon "Asuntos Propios" (propraj aferoj); li havas akompanon, Tom Kallen, svedan ĵurnaliston kun kiu li faras tre strangan kaj amuzan paron. Tom donas iom da eksterlanda rigardo super la temoj pritraktataj dum la programo.

Dum la programo, Toni inside pikis min; tiu sakreca konduto al gastoj estas sigelo de lia ag-maniero kiel intervjuisto! Eĉ la plej altpintuloj devas suferi liajn moketojn. Ekz., li intervjuis s-ron Jordi Pujol [ĵordi puĵol'], eks-prezidenton de la kataluna registaro kaj moke demandis al li: vi, kiel emeritulo, devas enuiĝi multe pro la malabundo de masonaĵoj (vi sciu, ke la kliŝa okupo de emerituloj estas rigardadi mason-laboraĵojn...) Do, se tiel moŝta gasto ricevas tian bonvenon, imagu mi!

Mi proponas al vi, unue sekvu jenan ligilon kie troviĝas foto mia dum la programo. Kaj, kompreneble, aŭskultu la intervjuon (ioma scipovo de la hispana estas necesa...)!

Published at 17:06 / 8 comments / 903 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...