january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

april 2008 (1)
march 2008 (1)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (3)
august 2007 (1)

January 3rd, 08

Noktaj bildoj de Madrido

Mia patro ĵus aliĝis al Ipernity. Li alŝutis kelkajn interesajn fotojn pri Madrido dum nokto, kun kristnaskaj lumoj.

Mi invitas trarigardi ilin.

Published at 23:52 / 9 comments / 403 visits
This post is public

January 6, 08

Persepolo

Al karaj iranaj samideanoj Reza, Lumina kaj pliaj.

Mi ĵus spektis la kinaĵon Persepolo bazita sur la samtitola bild-rakonto far la irana artisto Marĵan Satrapi. Ĝi rakontas pri la vivo de naiva infano kiu kreskas dum la eltronigo Imperiestron ("ŝaho"), la revolucio kaj ties posta renversiĝo al teokratio, kaj la milito.

Konfese, mi emociiĝis kaj pensis multe pri vi dum la spektado. Inter la bildoj de la filmo, kiu montras la teruran efikon de la teokratia subpremado, interplektiĝis en mia menso viaj fotoj pri la ekskursoj de la esperanto-grupo, kie la virinoj povas libere demeti sian kaptukon. Mi ankaŭ pensis pri mia irana amiko Kuroŝ, kiun mi konis en la jaro 1983 kiam li alvenis en Hispanujon, fuĝinte el la Islama Revolucio kaj el la milito, kaj kiu estas unu el miaj plej intimaj nunaj amikoj.

Vere mi empatias vian travivadon. Mi scias ke vi ne povas spekti la filmon, sed sciu ke ĝi estas tre kortuŝa kaj senvualiga.

Samideane via,

Manolo.

Published at 00:31 / 13 comments / 626 visits
This post is public

January 12, 08

Mia muzika vivo: Galadriel

Mi jam prezentis muzikon kiun mi faras nun en mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento. Sed multaj ne scias ke mia unua serioza muzika sperto estis en rok-bando nomata Galadriel. Ni ludadis la tiel nomatan "progresan rokon" kaj mia rolo estis gitaristo kaj komponisto de muziko; mi ne kantis ion ajn!

Kovrilo de la disko "Chasing the Dragonfly"

En tiu epoko mi ne estis esperantisto. La tekstojn skribis la kantisto, Jesús Filardi, kanada-devena (el Toronto); kvankam li parolis la hispanan tute senakcente, li sentis sin pli komforta en la angla lingvo, rilate al verkado. Do la unuaj tekstoj estis ĉiam anglalingvaj sed poste li hispanigis ilin por la lokaj koncertoj. Tamen la registradon ni faris anglalingve por la franca disk-eldonejo Musea.

Do, mi deziras prezenti kelkajn muzikaĵojn el nia dua disko, "Chasing the Dragonfly" (ĉasante la libelon). En tiu epoko(*) ni estis tre stranga kaj bunta bando: la klavaristo ĵus forlasis la grupon; Jesús Filardi, kanada-devena kantisto kaj komencanta klavaristo; Çidão Trindade, drumisto kaj perkutisto, Marco do Santos, bas-ludisto (ambaŭ brazilanoj el São Paulo) kaj mi mem, gitaristo. Aldone, Alfredo G. Demestres, violonisto el Barcelono, kiu parta-tempe helpis nin (krome, li komponis du muzikaĵojn de tiu disko) kaj Santi Pérez, kubano loĝanta en Barcelono kiu produktis la diskon kaj ludis la plej defiajn klavarajn partojn.

Do, mi esperas ke vi ĝuu mian tiaman muzikon ;-) Mi nur bedaŭras ke mi devas reteni ĉiujn rajtojn, ĉar mi ne plene posedas ilin.

(*) P.S. Temas pri la jaro 1991. La disko lanĉiĝis en la jaro 1992.

Published at 11:42 / 8 comments / 411 visits
This post is public

January 16, 08

Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran

En la printempo de 2006 la hispana branĉo de MTV lanĉis neatendite sukcesan virusan kampanjon por kontraŭstari la atakojn de la moral-gardistoj, kiuj akuzis ilin je perversado junularon (tiel!).

Published at 23:51 / 4 comments / 360 visits
This post is public

January 22, 08

Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)

Mi prezentas mian tradukon de iama furoranta hispana pop-grupo Los Secretos (la sekretoj). Temas pri ilia plej sukcesa muzikaĵo Déjame (lasu min).

Jen filmeto de iama televida prezento, kun la traduko en la subtesktoj. La muziko estas facile ludebla per gitaro, do mi invitas muzikemulojn lerni ĝin por ampleksigi la repertuaron en esperanto-renkontiĝoj ;-)

http://www.overstream.net/view.php?oid=l9samqi4n1et

(P.S.: mi ŝanĝis la filmeton. Nun la supersignoj videblas bone)

Kaj sube mi skribas la tutan tekston. Mi anticipe pardonpetas pro kelkaj atencoj al parnasa bonstilo, kiel en la trivita rimo kor'/for sed, nu, la originalo ankaŭ ne estis akademie verkita do permesu al mi tiajn licencojn ;-)

Lasu min, ne trompu amo-sentojn
jen la fin', ne laŭtu ve-lamentojn
ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

Lasu min, ne frapu mian pordon,
kvar el kvin, mi falis en malordon.
Sed ĉion mi postlasis jam,
nenio restas el ĉi am'.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon,
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

Published at 18:28 / 5 comments / 346 visits
This post is public

January 27, 08

Mi venkis!

Ekde mia pli-malpli regula alŝutado fotojn al Ipernity, mi regule partoprenas fotokonkursojn kiujn organizas kelkaj mastrumantoj de grupoj.

Published at 22:48 / 9 comments / 359 visits
This post is public

January 31, 08

Alia versio de La Espero...

En sia artikolo titolita Eros kaj Thanatos, Karles cerbumis pri la nenormale pruda sinteno de la esperantistoj. Mi promesis jenan reagon, okaze de la Karnavalo.
Published at 23:11 / 8 comments / 435 visits
This post is public

( 7 posts )