Manolo Published on October 11, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Toston por la nova imperiestro!
Posted on January 21, 2009
4 comments (latest 9 months ago)
Feliĉan kaj ekstravagancan julon!
Posted on December 18, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Nova ĥor-premio!
Posted on November 22, 2008
22 comments (latest 9 months ago)
Bonan apetiton!
Posted on October 18, 2008
6 comments (latest 11 months ago)
Bankorabo en Esperantujo (2)
12 comments (latest 12 months ago)
Bankorabo en Esperantujo
Posted on October 5, 2008
18 comments (latest 13 months ago)
Mamma mia: kiaj eŭskoj!
Posted on October 3rd, 2008
6 comments (latest 13 months ago)
Subtekstigo filmetojn
Posted on October 1st, 2008
10 comments (latest 13 months ago)
Miaj kantoj dum IAV
Posted on August 10, 2008
13 comments (latest 13 months ago)

Keyword tags

esperanto
humuro
lingvo
televido
eŭskoj

Member tags

Katalin Kovats

More information

This post is public
Attribution
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 766 times

Bankorabo en Esperantujo (2)

Saturday October 11, 2008 at 05:40PM

La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo:

subtekste.blogspot.com/2008/10/bankorabo-en-esperantujo-2.html

Ĝi estu omaĝo al senfinaj harfendaj diskutoj pri gramatiko kiuj farĉas nian e-vivon!

12 Comments / add your comment?

Jens S. Larsen says:
Estas treege amuzaj skeĉoj. Ĉu la elsendoj de "¡Vaya semanita!" estas plejparte Eŭsk- aŭ Hispanlingvaj? Ĉu la skeĉoj aperis kun Hispanlingva subteksto ĉe la Eŭskaj replikoj?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Nu, la elsendo atingas nur Eŭskujon kaj najbarajn regionon. Mi scias pri la programo per YouTube!

Sed mi preskaŭ certas ke uzado de lingvoj en la programo estas "natura"; do, la hispana kaj la eŭska laŭ la sama maniero kiel tiuj lingvoj nun interplektiĝas surstrate: plejparte hispane sed sen hispan-lingvaj subtekstaj klarigoj dum eŭskaj paroladoj.

Dankon pro via komento!
Posted 13 months ago. ( permalink )
edukado.netpro says:
Estis plezuro iom ripozi kaj ridi dumlabore. dankon pro ĝi!
Privata demando: de kie atingis vin mia fifamo pri la netolero de akuzativaj eraroj :-) KataliNNNN
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Neniu fifamo! Tute male, mi certas pri via indulgemo. Sed, nu, la komizo rajtas ruze troigi, eĉ mensogi, cele al trompado la rabiston, ĉu ne?

Dankon pro via vizito kaj mi ĝojas ke vi ŝatis!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Bonega skeĉo, Manolo :D... mi kompletigas la respondon... La publika eŭska televido (ETB) havas du kanalojn (ekde hieraŭ ankaŭ tria, sed mi ne certas pri la programado). ETB1 elsendas en la eŭska kaj ETB2 en la hispana. La duan kanalon ili multe pli spektas. Pli specife, la skeĉoj kaj enscenigoj de Vaya semanita okazas en la hispana, krom la skeĉoj pri la eŭska lingvo, kiel tiu ĉi, kie aperas facilaj frazoj, aŭ kutimaj skeĉoj, kie oni povas aŭdi kutimegajn vortojn kiel saluton aŭ ĝis la revido.
P.S. Mi loĝas en najbara regiono :)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon, he, he...

Do, mi troigis iomete pri la "natureco" de la lingvo-sistemo de "Vaya semanita". Ili celas la hispanan, kun ebla aldono la plej oftajn eŭsklingvajn esprimojn.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Manolo, mi vidas la programon "Vaya semanita" de lundo ĝis sabato en la 35-a televidkanalo "Paramount Commedy" je diversaj horoj. (plej kutime je la 13:20 ptm kaj per ETB ĉiun lundon. Kompreneble mi spektas ĝin pere de ONO. Ankaŭ mi spektas ĝin ĉe jutubo. Tiu ĉi skeĉo mi multe ĝuis antaŭe, tial mi rekomendis ĝin al vi, sed mi pli multe ĝuis per la "esperantigado" de la situacio. Bonege, mi volas pliajn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Eble mi forgesis diri la plej grandan baron por spekti la programon... mi ne havas televidilon!

Apartan dankon al vi, por montri unuafoje la filmetojn al mi.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Ne dankinde, mi estas je via dispono! Tuj kiam mi vidos pliajn esperantigindajn mi montros / proponos al vi!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ha ha ha ha!
En la esperanto-kunteksto viajn esperantigoj estas amuzegaj!

Pli da! Pli da!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Andrea! Kiom ofte ni ĉiuj implikiĝis en lingvaj diskutoj en Esperantujo? Tial la humuro efikas!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Alĉjo / Alex says:
Mi tre ŝatis la videon, dankon!!
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...