Foje mi subtekstigas filmetojn, ĉefe hispanlingvajn, en esperanto, por amuzo kaj por kundividi iun lokan interesan aferon inter la esperantistaro.
Mi lastatempe publikigis en mia bitakoro subtekstigon de antaŭfilmo; vi scias, tiaj filmetoj kiuj reklamas kaj prezentas alian "normalan" filmon. Ĝi titoliĝas Camino kaj rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino —nomata tiel, Camino— meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei.
La antaŭfilmeto mem estas tre kortuŝa. Mi invitas vin spekti, kaj kompreni la dialogojn per miaj subtekstoj:
Send a message
Search for members
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
La franca versio estas ĉi-tie:
fr.wikipedia.org/wiki/Opus_Dei
Manolopro replies:
La ligilo bone funkciis ĵus antaŭ ol skribi tiujn vortojn. Bv. provi denove. Eble vi trafis iun okazan eraron.
Lluís says:
Manolopro replies:
Mi spektis oftege la antaŭfilmon, ĉar en preskaŭ ĉiuj filmo-prezentoj kiujn mi ĉeestis dum la lastaj semajnoj, oni proponis, i.a., tiun antaŭfilmon en la komenco.
Kaj, kompreneble, mi nepre spektos ĝin post la premiero!
Lluís replies:
Paŭl Peeraertspro says:
Manolopro replies:
Pri subtekstigado la tutan filmon... nu, se estas volontuloj por helpi... kial ne?
Paŭl Peeraertspro replies:
Karulo (Karles) * says:
Manolopro replies: