La unua estis pasodoblo. Pasodoblo estas tre populara ĝenro en Hispanujo -ĉefe en la sudo kaj oriento de la lando- kiu aŭdeblas en popolaj festoj, nupto-festoj, ktp. Nur-instrumente, ĝi estas ludata de la valenciaj blovorkestroj dum la festoj de maŭroj kaj kristanoj; ankaŭ ĝi estas defila marŝo-muziko por la armeo; kaj, ĉefe, amuz-muziko dum la (fi)famaj taŭrbataloj.

Kiel kanto, ĝi estis alprenita de la andaluzaj flamenk-influaj kanzonistoj, kun tekstoj ofte rilataj al taŭrbatala mondo kaj tre hispane ŝovinismaj. Mi kompreneble kantis pasodoblon kun teksto, titolitan La morena de mi copla (mi tradukis kiel Brunhaŭta virino); la teksto estas iaspeca laŭdo al beleco kaj gracio de andaluzaj virinoj, surbaze de la virinaj portretoj fare de la kordova pentristo Julio Romero de Torres. Mi klopodis mildigi la plej ŝovinismajn partojn en la traduko. Krome, en la prezento min akompanis instrumenta registraĵo fare de tipa meksika orkestro mariachi!

Post-redakto: jen la plej fama versio de tiu ĉi pasodoblo, fare de la neimitebla Manolo Escobar! Memoru ke la aligatoraĵo de JoMo, Porompompero, estis komponita de li!

Brunhaŭta virino
Granda kordova artisto brunharan pentris virinon,
ŝiajn misterajn okulojn kaj ŝian tristan animon;
en ŝiaj bronzecaj manoj, sveltan la flamenk-gitaron,
apud la kolo, sopiron, kaj sur la ŝalo, versaron.

Virino, brunhaŭta kun ruĝdiantoj
malantaŭ la flora krado
reĝin' inter la amantoj
Virino, brunul' kun brodita ŝal',
gaje vi ludas gitaron
apud dianta petal'

Kvazaŭ fuĝint' el justico, pri vi rakontas la koplo,
la tuta lando vin kultas, kaj amas vin la popolo
sorĉas vi per kalkanbatoj, dancojn de Andaluzujo
per viaj maŭrecaj kantoj, la koron de Hispanujo.

La dua kanto estis la fama Granada, el meksika komponisto Agustín Lara; ĝi estas sufiĉe konata kanto kiun lastatempe interpretis, en amasaj prezentoj, la t.n. Tri Tenoroj.

La versio de la IAV estis pianludata de Mayuko Tazima, kiel mi jam diris. La prezento estis ege amuza ĉar Mayuko portis sian japanan tradician kostumon, kiun ŝi survestis por sia propra prezento, dum mi kantis tre hispanecan kanton! Sed, nu, tia estas Esperantujo! Jen ne tro kvalita filmeto kun la fino de la kanto (farita de Peeter Aitai):

(Post-redakto: Ziko afable donis al mi jenajn filmetojn kaj foton. En unu el la filmoj, estas bone videbla Mayuko ĉe la piano)

Kaj nun jenas la teksto; ankaŭ ĝi troveblas ĉi tie:

Granado

Granado, lando revata de mi
mia kant’ cigane sonoras dediĉe al vi
mia kant’, plena je fantazio,
mia kant’, flor’ el melankolio,
omaĝas vin kun fervor’...

Granad’, via grundo sangumas en vesperoj taŭraj.
Virino tenanta la sorĉon el okuloj maŭraj.
Mi sonĝas vin brava, cigana, kovrita per floroj.
Kaj kisas mi l’ buŝon granatan,
frandindan, revatan de tiklaj Amoroj.

Granado, Marinjo kantata per bela kopleto
jen venas donace al vi jam ĉi roza bukedo,
el rozoj kun milda aromo
per kiuj vestiĝis la Nigra Madono.

Granado, mirinda burĝono
el belaj virinoj, el bravo kaj sun’!