Vendrede vespere mi estis intervjuata en RNE1 (tutlanda hispana radiĉeno, unua kanalo) pri esperanto. La intervjuo estis motivigita de gazetara dissendo, kiun faris Tonyo, pri la ĵusa rekorda atingo de esperanta vikipedio al 100.000 artikoloj; la dissendo celis grandan parton de la hispana amasmediaro sed nur RNE1 reagis.
Precize, mi estis ĉe Toni Garrido, ĵurnalisto kiu gvidas la programon "Asuntos Propios" (propraj aferoj); li havas akompanon, Tom Kallen, svedan ĵurnaliston kun kiu li faras tre strangan kaj amuzan paron. Tom donas iom da eksterlanda rigardo super la temoj pritraktataj dum la programo.
Dum la programo, Toni inside pikis min; tiu sakreca konduto al gastoj estas sigelo de lia ag-maniero kiel intervjuisto! Eĉ la plej altpintuloj devas suferi liajn moketojn. Ekz., li intervjuis s-ron Jordi Pujol [ĵordi puĵol'], eks-prezidenton de la kataluna registaro kaj moke demandis al li: vi, kiel emeritulo, devas enuiĝi multe pro la malabundo de masonaĵoj (vi sciu, ke la kliŝa okupo de emerituloj estas rigardadi mason-laboraĵojn...) Do, se tiel moŝta gasto ricevas tian bonvenon, imagu mi!
Mi proponas al vi, unue sekvu jenan ligilon kie troviĝas foto mia dum la programo. Kaj, kompreneble, aŭskultu la intervjuon (ioma scipovo de la hispana estas necesa...)!
|
|
| Intervjuo en RNE1, en la progr… |
Send a message
Search for members
Mielo says:
Manolo, mia kara amiko vi havas tre agrablan vocxon. :-)
Manolo pro replies:
Ankaŭ mi ofte aŭskultas la sonaĵojn proponitajn de aliaj Ipernitanoj, kun registroj de nacilingvaj intervjuoj: ankaŭ mi ŝatas percepti la voĉojn de miaj retaj amikoj ;-)
P.S.: Vi povas plu aŭskulti mian voĉon 4-oble en tiu ĉi mem-kreita kanto:
www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407
Manolo edited this comment 3 months ago.
Mielo replies:
Manolo pro replies:
Imre Szabo says:
Manolo pro replies:
Mi ne perceptas veran diferencon de rapideco inter esperanto kaj mia denaska lingvo. Mi subtekstigis scenon de filmon kaj ne trovis gravajn malfacilaĵojn rilatajn al ĝustigo longecon de frazoj eldiritaj hispane kaj legotaj esperante (jes, mi scias ke paroli kaj legi ne estas samaj aferoj, sed parola provo ŝajnas sukcesa...)
Jen la sceno (ĝi estas humura kaj, nu, eble maldeca...):
www.overstream.net/view.php?oid=mxntnem3s2a4
La ĉefa parolisto estis iom moke insida, tamen la insido ne estis vere malica... La eksterlanda kolego estis multe pli "helpema".
Pako says:
Mi malkovris tiun radioprogramon (sed ne via partopreno) antaŭ nur kelkaj semajnoj, dum mi veturis. Plaĉas al mi multe la frenezeta etoso de la programo. Via interveno estis simpatia. Tamen mi ne certas ĉu vi ne estas "friqui" (strangulo), kiel vi asertas! ;P (ĉu ekzistas esperantisto ke ne estu stranga?)
Gratulon.
Manolo pro replies:
Paradokse, kiam konato eksciis pri tiu afero, li ekkris: "Mirinde! Jen normalulo!" ;-)
Dankon pro via afabla komento.