Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros.
Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn.. 
Aŭskultu kaj amuziĝu ;-)
Jen la teksto:
Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
tion ne forlasu vi en forges'
vian poŝon melkados ni kun avid'
per via mon' la fina venk' alvenos tuj!
Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
vokas vin Esperantuj'!
Vi ĝuos ĉiaman programon
la verdan flagon kaj tiel plu...
"Vi iru al la kongres' "
reklamas gazeto,
"La granda kongres'"
eĥas la reto
Da tia kongres' ne eblas du!
Atentu al lima dat'
plenumu vi l'aliĝilon sen prokrast'!
ĉar la kongreso ekas jam!
Send a message
Search for members
Karulo (Karles) * says:
Manolopro replies:
Cie Double Un DUOBLE UNU says:
CXu vi cxion kantis ? kaj registris hejmen ? Estas bonkvalite.
Estas tiel agrable vidi nian lingvon viva kaj vigla ! Gxis !
Ps : mi skevis la ligon kaj trovis respondojn al miaj demandoj ! Do, vi cxion kantis : gratulegojn !!
Manolopro replies:
Estas pluraj prononc-fuŝetoj, kiuj estas malfacilaj pro la devigo al muziko. Ekz., tiu "aliĝilo" troviĝas meze de rapidaj notoj kaj la frazo estas iom langotordiga.
Mi dankas vian rimarkon.
Reza says:
Manolopro replies:
Attila Schimmer says:
dankon pro la atentigo por ke mi auskultu vian bonkvalite registritan kanzonon.
Plurvoche kantata :-) Mi gratulas!
Attila
Manolopro replies:
Bertilo Wennergrenpro says:
Manolopro replies:
Eble mi proponos ĝin kiel himnon por inaŭguri UK-ojn anstataŭ "La Espero"... sendube UEA konsideros tion ;-)
Tonyo says:
Atentu la titolon de la blogero ("bovenon"). Kaj, mm, ĝuste la fino ne estas tiel akurata.
Sed mi plu miras: mi ne kapablas kanti unu strofon ne erarante, kaj vi kantas kvarope!
Manolopro replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Gratulojn !
kaj amuze !
Amike
Flo !
Manolopro replies:
Imre Szabo says:
Manolopro replies:
Sed atentu al la teksto! Eble ĝi estas "maloportuna" por via celo ;-)
Anjo says:
Plej amike, Anjo
Anjo edited this comment 9 months ago.
Manolopro replies:
Espe ЄЭ says:
Manolopro replies:
Vladimír Türk*pro says:
Manolopro replies:
Jes, mi kantis ĉiujn voĉojn aparte kaj kungluis ilin per Audacity. Sed tio ne estas aparte eminenta afero, nur iom defieta. ;-)