Manolo Published on June 12, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
KN 1606
Posted on August 1st, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
67a Hispana Esperanto-Kongreso
Posted on July 14, 2008
Intervjuo en tutlanda radio
Posted on June 23, 2008
8 comments (latest 16 months ago)
Bonvenon al la kongres'!
Posted on June 15, 2008
22 comments (latest 6 months ago)
Muziko, Esperantujo kaj mi
13 comments (latest 12 months ago)
Ŝamaneca muziko
Posted on June 6, 2008
8 comments (latest 9 months ago)
Barbireja kanto
Posted on June 1st, 2008
15 comments (latest 15 months ago)
Flamenka versio de 'Sultanoj de la svingo-danco'
Posted on May 19, 2008
8 comments (latest 17 months ago)
Surpriza esperantaĵo
Posted on April 5, 2008
3 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

esperanto
muziko

Member tags

Attila Schimmer
Imre Szabo
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 085 times

Muziko, Esperantujo kaj mi

Thursday June 12, 2008 at 08:34PM

Pro instigo de Floreal Martorell mi verkas jenan protokoleton pri mia agado en Esperantujo rilate al muziko.

Mia muzika "kariero" komenciĝis en la hispana rok-bando Galadriel (plu legu). Nun mi kantas kiel tenoro en ĥoro (jen albumo kun kelkaj kantoj).

En Esperantujo mi tradukis kelkajn pop-kantojn, kiel tiu ĉi de la bando Los Secretos. Granda parto da ili troviĝas en la Kantaro-Vikio, kun kiu mi mem kunlaboras. Per tiu materialo estas ankaŭ subtekstigitaj pluraj filmetoj de hispanaj rok-bandoj en la servo Overstream.

Mi ankaŭ tradukis partiturojn de facilaj ĥor-kantoj. Ili troviĝas en Ipernity. Vi povas facile vidi ilin en mia albumo Partituroj. Tie troviĝas, krome, 4-voĉa aranĝo de La Espero, kiun mi faris surbaze de la tradicia instrumenta akompano.

Ĉi-rilate, mi kunlaboris kun la voĉensemblo Akordo tradukante la kanton La Menuo, kiun ili prezentis en la UK 2005 (Vilno) kaj en la tiama IJK. Mi ankaŭ kun-tradukis du julkantojn de ilia disko Kristnaska Kordo.

Ĉiuj miaj muzik-dokumentoj en Ipernity estis aldonitaj al la grupo Muziko.

Nuntempe mi kunlaboras kun la hungara artisto, Attila Schimmer, en disko kun hispanlingvaj kantoj en esperanto. Legu pli pri Attila en la intervjuo de Imre Szabó.

13 Comments / add your comment?

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Kara Manolo,
Bonege ke vi faris tiun resuman kompilon ...
kaj gratuloj pro via vere aktiva muzika agado
muzikamike
Flo !
Posted 16 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Ĉiuj, anstataŭigu la ".." en la adresoj per "ipernity.com"
Dankon, Manolo! Mi nun aŭskultas tre feliĉe. Kaj gratulon pro via pasio por muziko.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon pro viaj vortoj Cindy!

Kaj ankaŭ pro la atentigo pri misaj ligiloj. Korektite! (mi esperas...)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kunar says:
Mi memoras iun malnovan MP3-peceton kun la titolo "Avalon". Ĉu iel eblas aŭskulti la tutan kanton?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
"Avalon" estas kanto de la 80aj jaroj, de la brita rok-bando "Roxy Music"... ĉu vi celas tion aŭ temas pri alia afero?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kunar replies:
Ne, estis kanto de via malnova grupo. Mi ĵus traserĉis malnovajn retmesaĝojn kaj retrovis unu de vi, kiu datas el februaro 2002. Tie vi mencias vian muzikan pasintecon kaj gitarludadon en la progresemroka grupo Galadriel.

Siatempe mi iel akiris pecetojn de diversaj kantoj de tiu grupo. Fakte la MP3-peceto ne havas etikedon, do simple nomiĝas "Avalon". Ĝi memorigas min pri Marillion; la teksto ŝajne parolas pri la sagao de reĝo Artus. Verŝajne temas pri la kanto "To Die In Avalon" de la albumo Muttered Promises From An Ageless Pond.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes! Mi misorientiĝis nepardoneble! Kompreneble, via klarigo pelis min ekster mian azenecan staton.

Mi klopodos alŝuti ĝin baldaŭ. Tiu albumo "Muttered..." estas por mi iom tro amatora, tial mi ne donas tiom da atento al ĝi, kiom al "Chasing..."

Dankon pro via pacienco ;-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kunar replies:
Estus interese, aŭskulti la kompletan kanton post pli ol ses jaroj... mi neniam sukcesis forigi la MP3-peceton, ĉar ĝi ĉiam kaptis mian intereson denove. Iom ironie, ke ĝuste vian muzikan pasintecon, kiun vi rakontas supre, mi jam konis el via retmesaĝo. Kaj nun mi denove malkovris "Avalon" de Roxy Music pro via mencio!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Uf! Mi kredas memori mesaĝojn al vi tiuepokajn, sed mi ne sukcesas trovi la okazon kiam mi sendis mp3-aĵon!

Nu mi alŝutis la tutan kanton, do mi esperas ke vi ne elreviĝu!
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/2219690
Posted 16 months ago. ( permalink )
Pako says:
Mi ne sciis pri via muzika historio! Mi aŭskultas nun la kantojn de Galadriel kaj mi ŝatas ilin! Krome, dankon pro via tradukado de kantoj ktp!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon al vi, Pako!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Carlos Devizia says:
Manolo, tre interesa tio, kion vi komentas. Cxu la nomo "Galadriel" estas laux la verko de Tolkien, Cxu ne?
Do vi laboris kun la ensamblo Akordo. Mi auxdis kelkajn el iliaj kantajxojn kaj mi tre sxatas ilin. Mi kredas ke ili estas tre profesiaj.

Gxis baldaux!

Carlos
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes! Galadriel venas el Tolkien.

Akordo estas ege profesia ensemblo! Mi ĝuis ĝiajn koncertojn dum UK:
www.ipernity.com/tag/mpancorbo/keyword/249593
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...