Mi prezentos iujn kantojn el la muziko kiun mi faras kun mia ĥoro, kiujn mi konsideras iel interesa por vi.
Ĉi-foje mi atentigas pri kanto titolita Benedictio (trad. benumado aŭ io tia), far la estona komponisto Urmas Sisask. La nuntempa balta ĥor-muziko havas apartan prestiĝon, kaj tiu ankoraŭ juna komponisto estas bela ekzemplo. Li krome estas iom mistikema, kio rilatas al la prezentata muziko.
La latina teksto estas rutina preĝo de la kristana rito: Benedicat vos omnipotens Deus, Pater et Filius et Spiritus Sanctus [vin benu ĉiopova Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito]. Ĝi estas ĉante ripetata plurfoje (do, vi povus taksi nian prononcon de la latina lingvo...), en maniero kvazaŭ pagana! La muziko havas tre karakterizan sorĉan ritmon, super kiu virinoj kantas litanie, kvazaŭ trance, laŭ ŝajne improvizita modala melodio. La tuto aspektas kiel ŝamana rito, anstataŭ kristana preĝo!
Jen nia versio, ludita koncerte la 31an de majo de 2008 15an de novembro de 2008. Mi invitas al aŭskultado!
(Post-redakto: mi ŝanĝis la ligilon de la komponisto al esperanta vikipedio, kie troviĝas artikolo verkita ĉefe de Imre)
(Post-redakto: ŝanĝita la muziko)
Send a message
Search for members
Imre Szabo says:
Min konvinkis la prezento denove, ke la ĉefa muzikinstrumento estas la homa voĉo mem.
Spirrabe belega -- nur tion mi povas ripetadi.
Manolopro replies:
Jes... ârĥaikeco! Ankaŭ la 20a-jarcentaj hungaraj muzikistoj multe sciis pri kiel revivligi la arĥaikajn modalojn en moderna muziko.
Lodchjopro says:
(kvankam mia filo diris ke similas al Batman-muziko)
Manolopro replies:
Mi ne memoras nun la muzikon de Batman, sed kredeble via filo parte pravas...
Dorina says:
Manolopro replies:
Rafaelo homo says:
Nur hodiau mi audis tiun sondosieron. Mi gratulas vin kaj viajn kunkantistojn; mi multe shatas Arvo Part, Veljo Tormis kaj aliajn komponistojn el tiuj baltaj landoj. Estas interesa afero ke ne nur mi sed multaj aliaj mizukamantoj kiuj kutimas audi mezepokan kaj renesancan kaj barokan muzikon shatas samtempe nuntempan muzikon. Lastatempe mi audis "Pierrot Lunaire" de Schoenberg: vau! mirigajho! Mi envias vian aktivadon en via hhoro. Antauen, kara, kun tiu belega agado. Mi vere pensas ke muziko estas simila al esperanto, metra mezura sistemo, homaj rajtoj kaj aliaj akirajhoj de homaro char ili poiome detruas barojn inter kulturoj kaj malsamaj popoloj.
Amike
Rafaelo -sano kaj amikeco-
Manolopro replies:
Parenteze, Benedictio estas unu el muzikaĵo per kiu ni venkis pasintan konkurson. Jen ligilo al la registraĵo, pli nova ol tiu ĉi proponita:
Benedictio - Urmas Sisask - GVS21 (2008-11-15)