Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro.
Temas pri 4-voĉa barbireja kanto, genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop. La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...).
Mi ludas la kvar voĉojn de la registraĵo: bason, baritonon, tenoron kaj kontratenoron; mia voĉo fluas pli komforte en la tenora gamo, do por la ceteraj mi devis iom peni; certe por la plej malproksima, la baso.
La rezulto por mi estas kontentiga sed, ĉefe, amuza! Mi faris ĝin haste, sen tro da atento al polurendaĵoj.
Ĝuu! ;-)
P.S.: Hazarde, ankaŭ Bertilo eksperimentis per ciferecaj registriloj. Mi rekomendas ĝian aŭskultadon!
Send a message
Search for members
Bertilo Wennergrenpro says:
Mankon en la basa registro mi tute ne rimarkis. Se mi povus baskanti tiamaniere, mi estus ege feliĉa. Mi mem moviĝas ene de tre limigita tenoro - aŭ simile, kaj eĉ tie nur kun granda peno.
Barbireja kantado ĉiam tre plaĉis al mi. Ĝi estas humurplena, sprita kaj tre muzika muziko, se vi min komprenas.
Tio, ke Tony Levin komponis tion, surprizis min ege. Mi havis nenian ideon, ke li okupiĝas pri tia stilo (sed li ja estas ĉiopovulo...). Mi ankaŭ ne kaptis antaŭe, ke li membras en King Crimson, kio nur pruvas denove, kiel malbone mi sekvas la muzikan mondon.
Manolopro replies:
Pri mia basa registro, nu, mi konfesas ke mi helpetis la bas-voĉan kanalon per ioma intensigo de la basaj frekvencoj, kiujn mi sonigas mallaŭte. La lasta noto, E-bemola, estas je la limo de mia kapablo! Ne forrezignu vian basan registron; vi posedas ĝin, eĉ se ne tre potenca.
Mi kredas ke Tony Levin komponis tion kiel humuraĵon por fini kompilan KD-on de King Crimson. Fakte, lia teksto estas listo de atingaĵoj de la bando (ĉefe ĝiaj albumoj, diskoj) kaj humuraj memlaŭdaĵoj. Mi ne pensas lin tro serioze dediĉita al tiu genro.
Jes, mi komprenas kion vi celas per "muzika muziko"! Ion similan mi pensas, ekzemple, pri "bossa nova".
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Beeeleeege!
Gratulojn!
[???ESPERANTO???]
Manolopro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Sed, se mi povus ĝin legi, mi ĝin komprenus multe pli facile: legado de la hispana estas por mi sufiĉe facila... Aŭskultado iomete malpli. Kiam temas pri latinidlingvaj kanzonoj neitalaj, por mia orelo pli facilas kompreni la brazilan portugalan (ĉar mi estas fanatikulo de Bosson Novan...).
Tial ke vi ŝatas voĉgrupan kantadon, mi invitas vin viziti mian albumon titolitan: "Mia voĉa muzikgrupo Anomalé".
[???ESPERANTO???]
Manolopro replies:
Mi ne atentis la son-pecojn ĝis nun, kiam mi atente ĵus aŭskultadis ilin. Krom kvalite registritaj ili estas belegaj! Mi tre multe ŝatis la gospelon.
De la kanto Vespero en operejo mi aŭskultis koncerte eĉ pli aŭdacan version, plene seninstrumentan... la kantistoj foje devas imiti la instrumentan parton.
Kiel mi diris en komento ĉe via spaco, estas bedaŭro ke via grupo disiĝis...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kiu scias? Eble estonte ni povus kunfondi novan voĉgrupon esperantistan... Eble kiam mi forfuĝos de la barbariĝanta lando de Bossi kaj Berlusconi por vivi en la civilizita lando de Zapatero...
:-)
Manolopro replies:
Ankaŭ, neniu postulos al vi parkeri la tekston de la hispana himno... xD
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
:-)
Verŝajne mia statuso estos tiu de politika rifuĝinto...
;-)
maria luno says:
Manolopro replies:
Jes, mi celas ĉeesti la hispanan kongreson. Sed... nu, se mi kantus estus pro ebrio kaj en trinkejo ;-)
Tonyo says:
Ne estas malbona ideo la kantado en la hispana kongreso... Nu, mi ne diras ke vi mem kantu, sed vi povus porti kantojn en Esperanto, por fari iom da komuna aŭ unuopa kantado en la longa kvenka nokto.
Manolopro replies:
Pri kantoj en esperantoj... ĉu taŭgas tiuj?
www.ipernity.com/blog/mpancorbo/44957
Kaj mi havas pliajn... xD
Alejandro Pareja says:
Manolopro replies:
Ĉu vi jam aŭskultis la esperanto-version?
www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407