Manolo Published on March 18, 08
by Manolopro

Manolo's blog

Surpriza esperantaĵo
Posted on April 5, 08
2 comments (latest 4 days ago)
 →  Esperanto en tutlanda televido
Maldecaj koploj
Posted on February 18, 08
8 comments (latest 2 months ago)
Mediteraneo
Posted on February 5, 08
6 comments (latest 2 months ago)
Alia versio de La Espero...
Posted on January 31, 08
8 comments (latest 2 months ago)
Mi venkis!
Posted on January 27, 08
9 comments (latest 3 months ago)
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
Posted on January 22, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
Posted on January 16, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
Posted on January 12, 08
8 comments (latest 3 months ago)

Member tags

Tonyo

More information

This post is public
Attribution
  1. 313 visits

Esperanto en tutlanda televido

Tuesday March 18, 2008 at 10:28AM

Ekspozicio pri esperanta literaturo en Madrido, finita antaŭ 2 semajno, altiris atenton de pluraj amasmedioj.

Vi povas vidi fotojn en la spaco de Tonyo kaj ankaŭ aŭskulti amuzan intervjuon ĉe loka radistacio. Bela raporto pri la tuta afero troviĝas en Libera Folio.

Sed ĉi tie mi deziras prezenti la plej laŭtan eĥon de nia agado: 2-minuta raporto en tutlanda televido! Temas pri programo La2 Noticias (novaĵoj de "La2", kiu estas la nomo de la televidejo). Spektu ĝin eĉ se vi ne scipovas la hispanan, ĉar la intervjuata esperantistoj, Roger Borges kaj Jorge Camacho, parolas en esperanto! Eĉ la ĵurnalisto kiu enkondukas la raporton parolas en (aĉa) esperanto.

You read this post for the first time 7 weeks ago

5 Comments / add your comment?

Karulo says:
Tre interese, des pli ke oni montras la praktikan uzadon per malsamaj homoj, kio helpas kontraŭstari la kutiman tendencon de raportistoj fini dirante ke temas pri iu aplaŭdinda "revo de romantikuloj kiu apenaŭ postvivas" :P
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Des pli interese, ĉar la propono filmi en esperanto kun subtekstoj venis el la ĵurnalisto mem, Vanessa.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Vinicio says:
Dankon por via filmeto! Ĝi plaĉis al mi ĉefe ĉar mi povis vidi Jorge Camacho, kies kelkajn poeziaĵojn mi legis!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Lluís says:
Ankaŭ al mi plaĉas la elsendaĵo! Mi taksas ĝin unu el la plej trafaj, kiujn mi povas memori nun.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi tute konsentas: gxi estas vere tre interesa, kaj bonega estas ankau la ideo montri homojn, kiuj flue kaj senpere parolas E-on.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.