Kiam tagon de fatal’
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor’,
ke disrompu kun sonor’
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.

En dekliv’ de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinion,
bluigos la rosmarenon.
Ĉiam ĉe l’ mar’, ĉar min,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo.

Teksto: Joan Manuel Serrat
E-traduko: Antonio Valén

Mi ĵus prezentis miajn plej ŝatatajn versojn de la kanzono "Mediteraneo", de Joan Manuel Serrat, kataluna kanzonisto, laŭ trafega traduko de Antonio Valén; alklaku la ligilon por spekti filmeton kun la traduko en la subtekstoj. La plena teksto troviĝas en la Kantaro-vikio.

Tiu kanto estis balotita kiel plej bona hispanlingva pop-kanto en la lastaj tutlandaj enketoj. Vere ĝi havas sorĉan ritmon, mediteranean etoson kaj bonegan tekston per kiu la aŭtoro esprimas sian identecon kun la mediteranea maro.