Temas pri malpruda versio de la esperanto-himno "La Espero", aperinta unue en la Antologio de Amoro (mi ne scias pri la aŭtoro). Mi vidis ĝin en la retejo nomata Lilandejo.

Do, jenas la poemo. Al tiuj ĝisostaj verduloj, kredantoj de la Verda Dio (kaj Lia Profeto Zamenhof) aŭ ekstrempruduloj, mi avertas ke tiuj versoj povas damaĝi vian moralsenton. Estu vi avertita!

(P.S. Jen la lasta voko!

Tuj sekvos jam danĝera loko!
Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
Se vin mortigus nervo-ŝoko!

el Kalocsay, pere de Dorina)

Al ceteraj legontoj mi forte rekomendas plueniri kaj preti sin por ridego:

En la liton venis nova sento, tra la lito iras sorĉa tremo.
Per favoro de fascina tento nun ĝi loge kuru ĝis ekstremo.
Al la glavo ingon soifanta ŝi lascivan vekas apetiton.
Al la fend' aperte mielanta li trametas sanktan karno-niton.

Laŭ la sankta tasko de l' homraso kunplektiĝas amaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la ekstazo per laboro de la amĉasantoj.
Forte spadas bubo en kanalo inter la femuroj dividitaj,
Kaj diluvos la obskura valo per la spermaj salvoj elpafitaj.

Sur noktmeza lita fundamento kunpremante unu la alian,
La paruloj faros en kontento unu karnan ponton konvulsian.
Lia diligenta bor-maŝino en laboro kaca ne laciĝos
Ĝis la belaj trajtoj de l' junino pro l' ekstrema sven-efekt' tordiĝos.