Okaze de la venonta dimanĉa futbalaĵo (finalo de eŭropa futbal-pokalo inter Italujo kaj Hispanujo), kelkaj hispanaj fotistoj planas atesti per siaj fotiloj pri la nekutimaj dezertaj stratoj, forlasitaj de zelotaj kaj fanatikaj homoj spektontaj la matĉon per televidilo. Ĉar, kaj en Hispanujo kaj en Italujo, futbalo furoregas, oni atendas ke tia grandega futbal-evento havu tian efikon. La preskaŭ malplenaj stratoj estas singulara spektaklo, nepre fotinda.

Se vi konas homojn kun tia profilo: loĝanta en Italujo (eventuale ankaŭ en Hispanujo, kompreneble, kvakam ni jam klopodas propagandi en hispanaj medioj), foto-artema (eventuale, kun fotoblogo kaj/aŭ galerioj en servoj kiaj Flickr, Ipernity, 500px ktp, aŭ en sociaj retoj) kaj ne futbalema (tiel ke li/ŝi povus rezigni spekti la matĉon); ne nepras ke li/ŝi estu esperantisto. Do, bv. sendi al ili tian alvokon kaj mian repoŝtadreson (mpancorbo <ĉe> gmail.com), por komuniki kie troviĝas la fotoj. Mi ankaŭ petas reeĥon en viaj sociaj retoj por kapti eventualajn interesotojn.

Por la pasinta mond-pokalo en Sudafriko (kiun ludis la hispana teamo), oni faris similan projekton, tre sukcesan, "La España Fantasma"; vi povas spekti kelkajn fotojn ĉi tie:
http://kurioso.es/2010/07/13/ la-espana-fantasma/

Mi antaŭdankas!

P.S. Jen la albumo kie mi kolektis mian rezulton. En tiu ĉi alia loko estas kontribuoj de pliaj homoj.