Mia celo estas diskonigi miajn fotojn kaj min mem, kaj tiel koni aliajn fot-ŝatantojn. Paralele al tiu celo, tiuj konkursoj permesis al mi ekscii pri bonegaj fotistoj kaj artistoj ĉi tie, kiujn mi aligis al mia kontak-reto.

Sed hodiaŭ... mi eĉ venkis unu tian konkurson! Temas pri la 23a konkurso organizata ĉiusemajne inter la membroj de la grupo Plej bona semajna foto. Rigardu la apudan bildon: jen la venkinta foto!

Mi sentas aparte ĝoja ĉar la 23a konkurso estis treege defia, kun multaj frape bonaj fotoj. Kontrolu mem! Mia propra elekto jenas:

Nu, estas agrable foje venki!