Manolo Published on January 12, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Alia versio de La Espero...
Posted on January 31, 2008
8 comments (latest 10 months ago)
Mi venkis!
Posted on January 27, 2008
9 comments (latest 11 months ago)
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
Posted on January 22, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
Posted on January 16, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
8 comments (latest 11 months ago)
Persepolo
Posted on January 6, 2008
13 comments (latest 9 months ago)
Noktaj bildoj de Madrido
Posted on January 3rd, 2008
9 comments (latest 12 months ago)
Feliĉan julon!
Posted on December 23, 2007
3 comments (latest 12 months ago)
Por barcelonanoj
Posted on December 10, 2007

Keyword tags

muziko
galadriel

More information

This post is public
Attribution
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 0 times

Mia muzika vivo: Galadriel

Saturday January 12, 2008 at 11:42AM

Mi jam prezentis muzikon kiun mi faras nun en mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento. Sed multaj ne scias ke mia unua serioza muzika sperto estis en rok-bando nomata Galadriel. Ni ludadis la tiel nomatan "progresan rokon" kaj mia rolo estis gitaristo kaj komponisto de muziko; mi ne kantis ion ajn!

Kovrilo de la disko "Chasing the Dragonfly"
Kovrilo de la disko "Chasing t…

En tiu epoko mi ne estis esperantisto. La tekstojn skribis la kantisto, Jesús Filardi, kanada-devena (el Toronto); kvankam li parolis la hispanan tute senakcente, li sentis sin pli komforta en la angla lingvo, rilate al verkado. Do la unuaj tekstoj estis ĉiam anglalingvaj sed poste li hispanigis ilin por la lokaj koncertoj. Tamen la registradon ni faris anglalingve por la franca disk-eldonejo Musea.

Do, mi deziras prezenti kelkajn muzikaĵojn el nia dua disko, "Chasing the Dragonfly" (ĉasante la libelon). En tiu epoko(*) ni estis tre stranga kaj bunta bando: la klavaristo ĵus forlasis la grupon; Jesús Filardi, kanada-devena kantisto kaj komencanta klavaristo; Çidão Trindade, drumisto kaj perkutisto, Marco do Santos, bas-ludisto (ambaŭ brazilanoj el São Paulo) kaj mi mem, gitaristo. Aldone, Alfredo G. Demestres, violonisto el Barcelono, kiu parta-tempe helpis nin (krome, li komponis du muzikaĵojn de tiu disko) kaj Santi Pérez, kubano loĝanta en Barcelono kiu produktis la diskon kaj ludis la plej defiajn klavarajn partojn.

Do, mi esperas ke vi ĝuu mian tiaman muzikon ;-) Mi nur bedaŭras ke mi devas reteni ĉiujn rajtojn, ĉar mi ne plene posedas ilin.

(*) P.S. Temas pri la jaro 1991. La disko lanĉiĝis en la jaro 1992.

8 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Mi gratulas vin, kvankam momemnte mi ne povas ankoraó auskulti la muzikon pro momenta manko de la komputilo. Sed mi revenos. Gratulon al vi!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Imre! Min honorigus via aŭskultado. Esprimu vin libere, eĉ se la muziko ne plaĉus al vi.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Al mi sufiĉe plaĉas via muziko! Mi gratulas vin, kaj ĝojas 'koni' tian muzikiston! :)
Ĉu eventuale mi povas akiri la plenan diskon tra vi aŭ tra iu alia? Mi pretas pagi, espereble ne tre altan prezon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Dankegon Lluís! Mi nun pensas ke eble mi ne estis tro honesta kiam ni babilis pri simfonia roko en via blogo, ne menciinte ke mi mem engaĝiĝis kiel muzikisto en tia rok-stilo.

Kompreneble, mi tre ĝojas ke vi ŝatas la muzikon. Nia unua disko estis, laŭ la kritikoj, tro proksima al Genesis. En tiu ĉi dua ni komencis alpreni propran stilon sed mi forlasis la grupon du jarojn post la eldono de tiu ĉi (en 1994), kaj ne partoprenis la trian diskon, "Mindscapers", kiun mi honeste ne tro multe ŝatas (fakte, kiel sola daŭriganto restis la kantisto, Jesús).

Pri aĉeto de "Chasing..." eblas tion fari rekte al Musea, kontraŭ proksimume 15 € plus sendokostoj. Verŝajne plu restas stoko da ili:
musea.musearecords.com/ext_re_new_catselect.php?np=772
Posted 11 months ago. ( permalink )
Karulo replies:
Interese, auskultante vian muzikon mi ekpensis pri Yes. mi ne multe memoras pri la sono de Genesis, eble en kelkaj punktoj tiuj du kaj Galadriel proksimas, ĉu? Cxiuokaze vian muzikon mi sxatis.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes... mi pravigas vin, mi celas diri ;-)

Bildigu la situacion kiel komencanta grupo, ĉirkaŭ la jaro 1987: Basisto, admiranto de Chris Squire el Yes. Kantisto, admiranto de Peter Gabriel (Genesis), sed kun alt-tona voĉo, simila al Jon Anderson (Yes). Klavaristo, kiu senhonte imitis al Keith Emerson (EL&P) kaj eĉ virtuozis kiel li! Mi mem, gitaristo, senkaŝa admiranto de Steve Hackett (Genesis). La drumisto venis poste, el Brazilo, sen fiksa admirata fama drumisto, sed ankaŭ tre proksima al nia komuna muzika ŝato ;-)

Ne mirinde, ke tiaj influoj noteblas, eĉ 4 jarojn post nia komenco.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís says:
MI vidis ke ne restas en la vendejo via unua disko... sed ili vendas ĝin elektronike ĉe www.mindawn.com/artists/GALADRIEL .
Tie malpli kostas la diskoj... :) Mi tie aĉetis ambaŭ ilin, kontraŭ 12€ en flac, kaj mi nun ilin elŝutas (malrapideeege ili servas). Espereble vi ricevos enspezetojn. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi miras pri tiaj vendejoj! Nu, verŝajne ili agas tute laŭleĝe. Eble mi mem esploros ĝin ;-)

La nura bedaŭro estas ke vi ne disponos la kajereton, kun abunda informo, ekz., pri la muzikistoj kiuj ludas en ĉiu kanto, la tekstoj (dulingvaj, angle kaj hispane).

Mi esperas ke vi ĝuu nian muzikon ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.