En tiu ĉi kanto, homo nostalgias pri sia tropika loĝ-loko kiam li pasas la vintron en la nordo. Temas pri la fama kanto California Dreamin' de The Mamas & The Papas. Ĝi estis ludata de Kvaropo Sinkopo dum la zamenhof-tago de la Madrida Esperanto-Liceo de 2011.

Jen ĝi, kun subtekstoj:

Tradukis mi mem:

Grizas la ĉiel',
brunas ĉiu fag',
promenadas mi
en la vintra tag'.
Arde mi sopiras,
al sun-plena plaĝ'
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'

Haltis mi ĉe kirk',
pelite de la neĝ',
mi kaŭris pie sur genu',
eksonis milda preĝ'.
Frid-ama pastro sciis ke,
sidados mi sur seĝ'.
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'

Grizas la ĉiel'
brunas ĉiu fag',
promenadas mi
en la vintra tag'.
Volus mi foriri,
fine de l' monat'.
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'.