Al karaj iranaj samideanoj Reza, Lumina kaj pliaj.

Mi ĵus spektis la kinaĵon Persepolo bazita sur la samtitola bild-rakonto far la irana artisto Marĵan Satrapi. Ĝi rakontas pri la vivo de naiva infano kiu kreskas dum la eltronigo Imperiestron ("ŝaho"), la revolucio kaj ties posta renversiĝo al teokratio, kaj la milito.

Konfese, mi emociiĝis kaj pensis multe pri vi dum la spektado. Inter la bildoj de la filmo, kiu montras la teruran efikon de la teokratia subpremado, interplektiĝis en mia menso viaj fotoj pri la ekskursoj de la esperanto-grupo, kie la virinoj povas libere demeti sian kaptukon. Mi ankaŭ pensis pri mia irana amiko Kuroŝ, kiun mi konis en la jaro 1983 kiam li alvenis en Hispanujon, fuĝinte el la Islama Revolucio kaj el la milito, kaj kiu estas unu el miaj plej intimaj nunaj amikoj.

Vere mi empatias vian travivadon. Mi scias ke vi ne povas spekti la filmon, sed sciu ke ĝi estas tre kortuŝa kaj senvualiga.

Samideane via,

Manolo.