Manolo Published on January 3rd, 08
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
Posted on January 22, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
Posted on January 16, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
Posted on January 12, 08
8 comments (latest 6 months ago)
Persepolo
Posted on January 6, 08
13 comments (latest 4 months ago)
Noktaj bildoj de Madrido
9 comments (latest 6 months ago)
Feliĉan julon!
Posted on December 23, 07
3 comments (latest 7 months ago)
Por barcelonanoj
Posted on December 10, 07
Koloroj de paĝo
Posted on December 9, 07
11 comments (latest 7 months ago)
Nur provo
Posted on August 27, 07
4 comments (latest 7 months ago)

Member tags

Manuel Pancorbo Maza

More information

This post is public
Attribution
  1. 559 visits

Noktaj bildoj de Madrido

Thursday January 3rd, 2008 at 11:52PM

Mia patro ĵus aliĝis al Ipernity. Li alŝutis kelkajn interesajn fotojn pri Madrido dum nokto, kun kristnaskaj lumoj.

Mi invitas trarigardi ilin.

9 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Mi rigardis la fotojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David S pro says:
Tre bela eatas Madrido noktatempe!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Manolo pro replies:
Jes, la monumentoj estas bele lumigitaj (kiel en kelkaj aliaj urboj, tamen). Lastatempe, mi malofte estas en la urbo post la sunsubiĝo kaj tial mi ne povas mem vidi.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
La viadukto estis nekredebla, Manolo!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Jes, ĝi estas impresa. Estas en la mondo pluraj tiel, aŭ pli, imponaj tiaj pontoj, sed malmultaj troviĝas meze de urba kerno.

Sciu ke ĝi estis antaŭ nelonge preferata loko por memmortigontoj, kiuj sin lasis fali de la alto. Oni solvis la aferon per metakrilata barilo, kiu malhelpas la elpaŝon de homoj al la rando de la ponto.

Madrido fariĝas rifo en sia okcidenta flanko, kie troviĝas la viadukto. La rifon fosadis tra jarmiloj la rivero Manzanares, vere modesta rivereto kompare ekzemple al Sejno, sed kiu kreis tiujn grandajn deklivojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
UUuuueeee, tro multe da informoj. :(
Anstataŭ admiri la lokon de morto, mi rigardos la rifon, se la patro havas fotojn de ĝi. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Mi pardonpetas pro mia pedanteco :-(

"Rifo" eble ne estas rigora vorto por la fenomeno. Ĝi ja temas pri kruta deklivo, sed nuntempe ĝi estas tre modifita pro la neceso de domoj, ŝoseoj kaj aliaj urbaj strukturoj. Kiam oni rigardas ĝin el la rivero, tio aspektas kvazaŭ la urbo supreiris unu ŝtupon.

Mi serĉos en mia propra kolekto foton de la areo, por satigi vian scivolemon ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anjo says:
Kara Manolo, Mi rigardis chiun foton pri la nokta Madrido. Ili estas belegaj, gratulon ech se via patro alshutis la fotojn.
Amike, Anjo
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onjo says:
belaj fotoj! mi rememoris mian estadon en Madrido pasintan marton...
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.