Mi ĵus alŝuti kolekton de fotoj faritaj en la urbo Mérida, Hispanujo, tre proksime de la landlimo al Portugalujo.

La urbo havas romian originon, tial la nomo Emerita Augusta kiu poste iĝis Mérida. La romiaj restaĵoj estas tiel abundaj, ke dom-posedantoj timas masoni fosaĵojn, ĉar kiu ajn arkeologia valoraĵo devigus ilin haltigi la masonaĵojn kaj informi la aŭtoritatulojn.

La romia teatrejo troviĝas en tiel bona stato (post iom da rekonstruado, tamen) ke dum la somero oni organizas tie teatro-festivalon kie prezentiĝas klasikaj (romiaj kaj grekaj) verkoj kaj ankaŭ modernaj, sed kun romia temo, kiel tiu kiun mi spektis, Caligula, de Albert Camus (vidu apudan foton).

Tre hazarde, mi ĵus eksciis pri la ekzisto de dokumenta filmeto pri la urbo... parolata en esperanto! La voĉoj apartenas al Ana Manero kaj Miguel Fernández: