Kiuj elŝatiĝas je la sukeraĉa kristnaska propagando, kredeble eltenos la enhavon de tiu ĉi blogaĵo ;-)
La hispana malaperinta rok-bando Los Canarios registris en 1974 eksperimentan duoblan albumon titolitan Ciclos [cikloj]. La muziko estas forte bazita sur la melodioj de la violon-koncertoj La Kvar Sezonoj, de Antonio Vivaldi, sed kun tre personeca karaktero: psikodelio psikedelo, longegaj instrumentaj partoj, strangaj sonoj, miksaĵoj kun folklor-muziko... multaj partoj enhavas en la titolo la vorton ekstravaganco...
Fine de la parto bazita sur la originala sezono Aŭtuno, aŭdeblas stranga mallonga kanto, kun kristnaskeca stilo, titolita Villancico Irreverente [nerespekta julkanto], kun anglalingva teksto tre facile komprenebla, eĉ de kiuj apenaŭ balbutas tiun lingvon. Mi proponas ĝin kiel mian julan bondeziron!
Jen la traduko: Estas alia plasta kristnasko: Sankta Nikolao mortis! Jen plia celebrindaĵo!
Send a message
Search for members
Kalina says:
Kalina
Dorina says:
Imre Szabo says:
Manolopro replies: