Manolo Published on October 18, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Mondo
Posted on February 4, 2009
13 comments (latest 6 months ago)
Toston por la nova imperiestro!
Posted on January 21, 2009
4 comments (latest 9 months ago)
Feliĉan kaj ekstravagancan julon!
Posted on December 18, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Nova ĥor-premio!
Posted on November 22, 2008
22 comments (latest 9 months ago)
Bonan apetiton!
6 comments (latest 11 months ago)
Bankorabo en Esperantujo (2)
Posted on October 11, 2008
12 comments (latest 12 months ago)
Bankorabo en Esperantujo
Posted on October 5, 2008
18 comments (latest 13 months ago)
Mamma mia: kiaj eŭskoj!
Posted on October 3rd, 2008
6 comments (latest 13 months ago)
Subtekstigo filmetojn
Posted on October 1st, 2008
10 comments (latest 13 months ago)

Keyword tags

esperanto
muziko
Akordo
ĥoro
Vilnius
Vilno
UK 2005

Member tags

Marwine van der Molen

More information

This post is public
Attribution
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 749 times

Bonan apetiton!

Saturday October 18, 2008 at 09:24AM

Antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis al esperanto ĥor-kanton titolitan Der Speisezettel (la menuo), de la germana komponisto Carl F. Zöllner. Tiu kanto ege furoras en la hispana ĥor-movado; en la eŭska ĥor-movado aparte furoris ĝi en sia originala prezento por 4 viraj voĉoj; komprenu ke kuniĝas du faktoroj: la ĥor-kantemo de la eŭskoj, kaj la eŭskaj gastronomiaj societoj, kies plej tradicia formo estas nur-vira; tial, rapide populariĝis hispanlingva versio, kiu estas kantata dum la manĝo-kunsidoj de tiuj societoj, kune kun tradicia eŭska repertuaro.

Fakte, mi tradukis el la hispanlingva versio, kiun mi ĉerpis el partituro aranĝita por miksaj voĉoj (tiu versio por 4 gevoĉoj estas populara en la cetero de la lando), sed vi baldaŭ komprenos ke tiu re-tradukado ne multe gravas por tiu teksto.

Do, kiam mi sciis pri la ekzisto de bonega ĥor-grupo en Esperantujo, nome Akordo, mi kontaktis ilin kaj proponis la partituron kun la esperanta teksto kaj titolitan, nature, La menu'. Ili entuziasme akceptis kaj, finfine, havis la ŝancon prezenti ĝin, eĉ tri-foje!, dum la UK de 2005 en Vilno. Marwine, eks-akordano, sendis al mi tiun filmeton de la prezento:

Jen la teksto, tre bongusta kaj apetit-veka!

La menu'
Kelnerestro! Sinjor'! Kelnerestro! Sinjor'!
Kio por manĝ'? Sinjor'!, jen la menu':

Bovlumbaĵ' rostita kun terpoma kaĉo
ŝafoklabo, hepataĵ', rizo kun anas'.
Ovoj, fiŝokneloj, saŭcoj, hungaribuljono,
testudsupo, kaĉo el kraboj,
miksopoto el Pariz', gratenita past'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', aŭskultu:
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.
Freŝaj kalmaretoj, polpoj, merluĉaĵo saŭca,
fumharingoj frandaj, salmoruo kun tomat',
tinus', bonito, klamoj, trutoj, palinuro suka
laŭ l'kariba gusto kaj fazan' farĉita kaj porkid'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', atentu:
Kok', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.
Melongen' fritita, torto el spinacoj,
fazeoloj, melopep', krokodilomlet'.
Kremo, fromaĝsortimento, pompudingo,
sekvinberoj, mielkuk', flano el aveloj,
fruktoj, sukoj, dolĉa pan', franda ĉokolad'.
Ĉe la fin', glaciaĵ', te' aŭ kaf'.
Ni deziras al vi, bonan apetiton!


6 Comments / add your comment?

Anjopro says:
Gratulon Manolo! Estas tre bona kanto, altnivele prezentita. Ankaŭ la filmo ege plaĉas al mi, kiel la kameraisto iris de korusano al korusano kaj fine al la gasto, al kiu deziras bonan apetiton la kontribuantoj. Ankaŭ la teksto estas bone tradukita en Eo-n, kaj la prononcado de la teksto estas bonege komprenebla, eĉ ne legante la aldonitan skriban tekston.
Denove gratulon kaj multe da sukcesoj!
Muzikamike, Anjo
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon pro viaj vortoj, tre valoraj ĉar venas el artisto!

Mia modesta kontribuo al tiu ĉi filmeto estas nur la traduko. La cetero estas la bonega laboro de Akordo (kaj, nu, la filmisto!).
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Bonege, mi amas la muzikaĵon de Akordo!

Mi nur rimarkis, ke por vegetarano tiu menuo teruros, hehehehe!

Brakumon, Manolo!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes! Terura menuo por vegetaranoj! Mi tradukis rekte el la hispana, sed mi devis adapti foje la manĝaĵojn. La originalan germanan mi ne konas ĝisfunde, sed la refreneto ja ŝajnas pli vegetareca: "Kraut Salat, Salat, Salat, Salat, mit Karpfen Alerhai, Alerhai, Alerhai, mein Herr" (aŭ io tia...)

Dankon pro via komento!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Alta says:
Vere estas treege apetita menuo por mi .! Dankon Manolo
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
Ne dankinde Alta! Revenu kaj gustumu kiam ajn vi deziras!
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...