About this blog

Kajero

  • 34 posts
  • 23 205 visits / 1 comment
May 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

Favorite blogs

Paŭl Peeraerts's Blog
69 posts / 1 comment

May 19, 2009

Adiaŭ, Mario

Jen mia malgranda omaĝeto al ĵus mortinta poeto Mario Benedetti:

bitakoro.blogdns.org/arte/adiau-mario

Published at 22:31 ( 3 comments / 930 visits )
This post is public

February 4, 2009

Mondo

Jen filmeto plurlingva kiu propagandas esperanton:

Published at 23:37 ( 13 comments / 985 visits )
This post is public

Published at 20:27 ( 4 comments / 544 visits )
This post is public

December 18, 2008

Feliĉan kaj ekstravagancan julon!

Kiuj elŝatiĝas je la sukeraĉa kristnaska propagando, kredeble eltenos la enhavon de tiu ĉi blogaĵo ;-)

read more
Published at 23:33 ( 4 comments / 689 visits )
This post is public

November 22, 2008

Nova ĥor-premio!

Pasintan sabaton, 15an de novembro, mia ĥoro, Voĉensemblo 21a Jarcento, partoprenis novan ĥor-konkurson en Madrido. Temas pri nova konkurso, organizata de prestiĝa madrida ĥoro, tamen tre alloge mon-provizita: 3000 € por venkinto!

Ni estis entute 4 partoprenantoj, bonegaj madridaj ĥoroj. La reperturaro konsistis el po 4 liberaj kantoj, sed el difinitaj epokoj kaj stiloj. Unu el ili nepre estis el sudamerika aŭtoro. La konkurson ĉeestis esperantistoj: Miguel Fernández kaj Mirjam Larissa. Vi povas aŭskulti nian repertuaron.

Do: ni venkis! Ni atigis la unuan premion! Kaj eĉ plusan premion por plej bona ludado de sudamerika aŭtoro!

Mi prezentas rekte ĉi tie la sudamerikan kanton, el kuba komponisto Guido López Gavilán, titolita El Guayaboso (trad. la mensogulo). Ĝuu!

Published at 10:28 ( 22 comments / 1066 visits )
This post is public

October 18, 2008

Bonan apetiton!

Antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis al esperanto ĥor-kanton titolitan Der Speisezettel (la menuo), de la germana komponisto Carl F. Zöllner. Tiu kanto ege furoras en la hispana ĥor-movado; en la eŭska ĥor-movado aparte furoris ĝi en sia originala prezento por 4 viraj voĉoj; komprenu ke kuniĝas du faktoroj: la ĥor-kantemo de la eŭskoj, kaj la eŭskaj gastronomiaj societoj, kies plej tradicia formo estas nur-vira; tial, rapide populariĝis hispanlingva versio, kiu estas kantata dum la manĝo-kunsidoj de tiuj societoj, kune kun tradicia eŭska repertuaro.

Fakte, mi tradukis el la hispanlingva versio, kiun mi ĉerpis el partituro aranĝita por miksaj voĉoj (tiu versio por 4 gevoĉoj estas populara en la cetero de la lando), sed vi baldaŭ komprenos ke tiu re-tradukado ne multe gravas por tiu teksto.

Do, kiam mi sciis pri la ekzisto de bonega ĥor-grupo en Esperantujo, nome Akordo, mi kontaktis ilin kaj proponis la partituron kun la esperanta teksto kaj titolitan, nature, La menu'. Ili entuziasme akceptis kaj, finfine, havis la ŝancon prezenti ĝin, eĉ tri-foje!, dum la UK de 2005 en Vilno. Marwine, eks-akordano, sendis al mi tiun filmeton de la prezento:

Jen la teksto, tre bongusta kaj apetit-veka!

La menu'
Kelnerestro! Sinjor'! Kelnerestro! Sinjor'!
Kio por manĝ'? Sinjor'!, jen la menu':

Bovlumbaĵ' rostita kun terpoma kaĉo
ŝafoklabo, hepataĵ', rizo kun anas'.
Ovoj, fiŝokneloj, saŭcoj, hungaribuljono,
testudsupo, kaĉo el kraboj,
miksopoto el Pariz', gratenita past'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', aŭskultu:
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.
Freŝaj kalmaretoj, polpoj, merluĉaĵo saŭca,
fumharingoj frandaj, salmoruo kun tomat',
tinus', bonito, klamoj, trutoj, palinuro suka
laŭ l'kariba gusto kaj fazan' farĉita kaj porkid'.
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', atentu:
Kok', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.
Melongen' fritita, torto el spinacoj,
fazeoloj, melopep', krokodilomlet'.
Kremo, fromaĝsortimento, pompudingo,
sekvinberoj, mielkuk', flano el aveloj,
fruktoj, sukoj, dolĉa pan', franda ĉokolad'.
Ĉe la fin', glaciaĵ', te' aŭ kaf'.
Ni deziras al vi, bonan apetiton!


Published at 09:24 ( 6 comments / 745 visits )
This post is public

October 11, 2008

Bankorabo en Esperantujo (2)

La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo:

subtekste.blogspot.com/2008/10/bankorabo-en-esperantujo-2.html

Ĝi estu omaĝo al senfinaj harfendaj diskutoj pri gramatiko kiuj farĉas nian e-vivon!

Published at 17:40 ( 12 comments / 761 visits )
This post is public

October 5, 2008

Bankorabo en Esperantujo

Jen plia subtekstigita skeĉo de la humura programo Vaya Semanita (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas la kliŝaj problemoj kun la eŭska lingvo; sed ĝi estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed "adapti" ĝin laŭ nia komuna kulturo.

Originale aperinta:
subtekste.blogspot.com/2008/10/bankorabo-en-esperantujo.html

Published at 14:56 ( 18 comments / 1025 visits )
This post is public

October 3rd, 2008

Mamma mia: kiaj eŭskoj!

Nuntempe disvolviĝas interesa diskuto en la blogo de Andy pri la eŭska lingvo, pri eŭskoj kaj pri popoloj sen ŝtatoj.

Profitante tiun etoson, mi subtekstigis alian filmeton, faritan de la eŭska televido mem, kaj kiu primokas la kliŝaĵon pri eŭskoj! Mi invitas vin rideti, eĉ ridegi:

bitakoro.blogdns.org/hispanuje/mamma-mia-kiaj-euskoj

Published at 18:12 ( 6 comments / 680 visits )
This post is public

October 1st, 2008

Subtekstigo filmetojn

Foje mi subtekstigas filmetojn, ĉefe hispanlingvajn, en esperanto, por amuzo kaj por kundividi iun lokan interesan aferon inter la esperantistaro.

Mi lastatempe publikigis en mia bitakoro subtekstigon de antaŭfilmo; vi scias, tiaj filmetoj kiuj reklamas kaj prezentas alian "normalan" filmon. Ĝi titoliĝas Camino kaj rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino —nomata tiel, Camino— meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei.

La antaŭfilmeto mem estas tre kortuŝa. Mi invitas vin spekti, kaj kompreni la dialogojn per miaj subtekstoj:

bitakoro.blogdns.org/arte/reklamfilmeto-de-camino

Published at 20:01 ( 10 comments / 626 visits )
This post is public

August 10, 2008

Miaj kantoj dum IAV

Kiel mi jam diris, mi partoprenis soliste la Internacian Artan Vesperon de la pasinta 93a UK en Roterdamo, i.a. per prezento de du kantoj. Jen priskribo de ili kaj ties tekstoj.

read more
Published at 16:31 ( 13 comments / 1122 visits )
This post is public

August 1st, 2008

KN 1606

1606
1606
Jen mia kongres-numero dum la pasinta 93a UK en Roterdamo. Pro hazardo, ĝi koincidas kun la dato de elkonstruiĝo de la muzeo-domo de Rembrandt en proksima urbo Amsterdamo, kiel montras la apuda bildo.

Kelkaj miaj fotoj de la evento estas videblaj en tiu ĉi albumo. Ĉiuj fotoj de la albumo estas tute libere preneblaj por kia ajn celo, eĉ komerca, kun la nura postulo agnoski devenon kaj aŭtorecon al Manuel Pancorbo Castro.

Kelkaj kongresanoj amasiĝis en la pun-salono dum la inaŭguro...
Kelkaj kongresanoj amasiĝis en…
Mi ne deziras fari plen-detalan raporton pri la kongreso. Mi tamen nepre diru, kiel negativaĵon, la priplorindan limigitan hom-kapablon de la ĉefa salono -nur 850 sidlokoj-, kio puŝis multajn en alian improvizitan salonon kun ekranoj -kiun mi spite nomis punsalono, punĉambro- laŭ tute ne kontentiga solvo priplendita de multaj kongresanoj. Pliaj tiaj plendoj legeblas en Libera Folio, kaj en la blogo de Zlatko.

Preparoj por la nacia vespero
Preparoj por la nacia vespero
Pozitiva estis, kiel ĉiam, renkontado konatojn, eĉ nurretajn konatojn, kaj koni novajn amikojn. Mi aparte menciu la unuan fojon kiam mi vidis, aŭskultis kaj alparolis la grupon Akordo, kiun mi adoras eĉ kultas! Ili tute ne elrevigis min. Ĝenerale la artaj aranĝoj estis tre kontentigaj, kaj mi klopodis ĉeesti ĉiujn!

Kara amiko
Kara amiko
Mi partoprenis por unua fojo en la internacia arta vespero (nu, antaŭe mi partoprenis sed nur kiel ano en Internacia Ĥoro) en tri programeroj: en la Internacia Ĥoro; en la Gresiljona ĥoro, gvidata de Franjo Provost, kiu ludis la 16-jarcentan kanton Kara Amiko, en la hispana kaj esperanto; kaj ankaŭ mi kantis sola du kantojn, pri kiuj mi skribos poste. En unu el ili mi estis akompanata al piano de Mayuko Tazima.

Mayuko Tazima
Mayuko Tazima
Ĝuste pri tiu aminda japano mi deziras aparte skribi: ĉarmega, simpatia, sprita, bonega pianludisto kaj kantisto... kaj helpema! (jen la signifo de ŝia nomo; vere! tion ŝi malkaŝis al mi!) Ŝi tute sinofere akceptis lerni la pianan parton de la kanto Granada, tute novan por ŝi. Ŝi faris profesiege, haste lernante per skiza partituro kiun mi hazarde portis! La rezulto estis bonega ŝiaflanke: tute nature ŝi ludis kun tio, kion hispanaj ciganoj nomas duende [feo] (inspiro, artemo.... mi ne scias kiel traduki), laŭ stilo tute fremda por ŝi!

Memorinda renkontiĝo, bonŝance kiel kutime.

Published at 22:49 ( 6 comments / 723 visits )
This post is public

July 14, 2008

67a Hispana Esperanto-Kongreso

Mi invitas spekti miajn fotojn, prenitajn dum la disvolviĝo de la 67a Hispana Esperanto-Kongreso, ĵus okazinta en la urbo Kuenko:

www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/74578

Mankas la fotoj de la ekskursoj, kiuj celis ĉefe la vidindaĵojn de la urbo, ne la esperantistojn mem.

Krome, jen alia radi-intervjuo, ree en RNE kun tutlanda atingo, ĉi-foje en la programo España Directo [Hispanujo sur la anteno] okaze de la menciita kongreso. Alejandro kaj mi parolis ĉe la mikrofonoj.

Published at 20:01 ( 0 comments / 526 visits )
This post is public

June 23, 2008

Intervjuo en tutlanda radio

Vendrede vespere mi estis intervjuata en RNE1 (tutlanda hispana radiĉeno, unua kanalo) pri esperanto. La intervjuo estis motivigita de gazetara dissendo, kiun faris Tonyo, pri la ĵusa rekorda atingo de esperanta vikipedio al 100.000 artikoloj; la dissendo celis grandan parton de la hispana amasmediaro sed nur RNE1 reagis.

Precize, mi estis ĉe Toni Garrido, ĵurnalisto kiu gvidas la programon "Asuntos Propios" (propraj aferoj); li havas akompanon, Tom Kallen, svedan ĵurnaliston kun kiu li faras tre strangan kaj amuzan paron. Tom donas iom da eksterlanda rigardo super la temoj pritraktataj dum la programo.

Dum la programo, Toni inside pikis min; tiu sakreca konduto al gastoj estas sigelo de lia ag-maniero kiel intervjuisto! Eĉ la plej altpintuloj devas suferi liajn moketojn. Ekz., li intervjuis s-ron Jordi Pujol [ĵordi puĵol'], eks-prezidenton de la kataluna registaro kaj moke demandis al li: vi, kiel emeritulo, devas enuiĝi multe pro la malabundo de masonaĵoj (vi sciu, ke la kliŝa okupo de emerituloj estas rigardadi mason-laboraĵojn...) Do, se tiel moŝta gasto ricevas tian bonvenon, imagu mi!

Mi proponas al vi, unue sekvu jenan ligilon kie troviĝas foto mia dum la programo. Kaj, kompreneble, aŭskultu la intervjuon (ioma scipovo de la hispana estas necesa...)!

Published at 17:06 ( 8 comments / 900 visits )
This post is public

June 15, 2008

Bonvenon al la kongres'!

Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros.

Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn..

Aŭskultu kaj amuziĝu ;-)

Jen la teksto:

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
tion ne forlasu vi en forges'
vian poŝon melkados ni kun avid'
per via mon' la fina venk' alvenos tuj!

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
vokas vin Esperantuj'!

Vi ĝuos ĉiaman programon
la verdan flagon kaj tiel plu...

"Vi iru al la kongres' "
reklamas gazeto,
"La granda kongres'"
eĥas la reto
Da tia kongres' ne eblas du!

Atentu al lima dat'
plenumu vi l'aliĝilon sen prokrast'!
ĉar la kongreso ekas jam!

Published at 19:00 ( 22 comments / 2762 visits )
This post is public

June 12, 2008

Muziko, Esperantujo kaj mi

Pro instigo de Floreal Martorell mi verkas jenan protokoleton pri mia agado en Esperantujo rilate al muziko.

read more
Published at 20:34 ( 13 comments / 1093 visits )
This post is public

June 6, 2008

Ŝamaneca muziko

Mi prezentos iujn kantojn el la muziko kiun mi faras kun mia ĥoro, kiujn mi konsideras iel interesa por vi.

Ĉi-foje mi atentigas pri kanto titolita Benedictio (trad. benumado aŭ io tia), far la estona komponisto Urmas Sisask. La nuntempa balta ĥor-muziko havas apartan prestiĝon, kaj tiu ankoraŭ juna komponisto estas bela ekzemplo. Li krome estas iom mistikema, kio rilatas al la prezentata muziko.

La latina teksto estas rutina preĝo de la kristana rito: Benedicat vos omnipotens Deus, Pater et Filius et Spiritus Sanctus [vin benu ĉiopova Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito]. Ĝi estas ĉante ripetata plurfoje (do, vi povus taksi nian prononcon de la latina lingvo...), en maniero kvazaŭ pagana! La muziko havas tre karakterizan sorĉan ritmon, super kiu virinoj kantas litanie, kvazaŭ trance, laŭ ŝajne improvizita modala melodio. La tuto aspektas kiel ŝamana rito, anstataŭ kristana preĝo!

Jen nia versio, ludita koncerte la 31an de majo de 2008 15an de novembro de 2008. Mi invitas al aŭskultado!

(Post-redakto: mi ŝanĝis la ligilon de la komponisto al esperanta vikipedio, kie troviĝas artikolo verkita ĉefe de Imre)

(Post-redakto: ŝanĝita la muziko)



Published at 19:33 ( 8 comments / 949 visits )
This post is public

June 1st, 2008

Barbireja kanto

Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro.

Temas pri 4-voĉa barbireja kanto, genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop. La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...).

Mi ludas la kvar voĉojn de la registraĵo: bason, baritonon, tenoron kaj kontratenoron; mia voĉo fluas pli komforte en la tenora gamo, do por la ceteraj mi devis iom peni; certe por la plej malproksima, la baso.

La rezulto por mi estas kontentiga sed, ĉefe, amuza! Mi faris ĝin haste, sen tro da atento al polurendaĵoj.

Ĝuu! ;-)

P.S.: Hazarde, ankaŭ Bertilo eksperimentis per ciferecaj registriloj. Mi rekomendas ĝian aŭskultadon!

Published at 10:20 ( 15 comments / 1138 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 34 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Manolo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...