Estas sabata frumateno. ‎La urbo, jam laca de la ‎pasintnokta diboĉado ‎ankoraŭ dronas en la ‎profunda ‎maro de dormo. ‎Silento regas la tutan ‎urbon. Nur la orelkaresa ‎murmuro de la proksima ‎maro ‎aŭdeblas, kiu ‎magnete alvokas min al ‎sia plej bela sino. Mi do ‎forlasas la liton kaj gaje ‎kuras al ĝiaj ‎apertaj ‎brakoj. Ĉio aspektas ‎nesupereble bela. ŝajnas ‎ke en la plej malproksima ‎punkto, la serena ĉielo ‎‎kun la maro bela, for de ‎l'okuloj de fremduloj, ‎amoras. Dank' al la oraj ‎radioj de la ĵus vekiĝinta ‎suno ĉio ‎brilas. Freŝa aero ‎vivoplenas. Potenca ‎energio de la eterna vivo ‎en ĉio senteblas.‎ ‎La miraklo de la naturo ‎plej elokvente sin ‎prezentas. Ĉio kaj ĉio ‎alvokas min al unuiĝo kun ‎la panjo-naturo kaj ‎Universo. Mi do demetas ‎ĉion, kio ne estas esenca ‎parto de mi Tute nuda, mi ‎kuras kaj saltadas laŭ la ‎bordo de la maro.Mi cedas min al la ‎varmeta sino de la maro ‎blua. Akvo patrine ĉirkau-‎prenas min, karesas min, ‎kisadas min kaj kunportas ‎min for de la bordo. ‎Malpeza, kvazaŭ ‎birdoplumo, mi flosas sur ‎ĝia plej mola sino. Mi ‎sentas min agrable ‎komforta dank' al la ‎varmetaj kisoj de la suno ‎kaj teneraj karesoj de la ‎afabla akvo. Kvazaŭ nubo ‎sur la ĉielo kaj bebo en la ‎lulilo, mi sentas ‎min flosanta sur la vasta ‎korpo de la maro. Iom ‎post iom mi tute forgesas ‎ĉion, la ĉiutagan vivon kaj ‎ties zorgojn. Tamen ‎ankoraŭ mankas plena ‎kontentiĝo de mia koro.‎ Malgraŭ mia kunfandiĝo ‎kun la maro, ankoraŭ io ‎mankas. Ankoraŭ mi ne ‎estas en plena konekto ‎kun la panjo-naturo. Jes, ‎io mankas. Au eble ia ‎barilo ekzistas. Barilo, kiu ‎malhelpas la liberan ‎plenfluon de la senso inter ‎la naturo kaj mi. Pli kaj pli ‎mi profundiĝas en la ‎meditado... Aha, mia ‎hauto estas la baro. Jes, ‎mi devas, kiel serpento ‎demeti la malnovan ‎haŭton, por ke per nova, ‎freŝa kaj purega haŭto, ‎mi povu plene konektiĝi ‎kun la naturo. Au eble mi ‎devas renaskiĝi, kiel ‎birdeto, rompante la ŝelon ‎de la ovo-mondeto, kiu ‎ĉirkauas ĝin. Jes,kun ‎sensacio mi ektrovas la ‎solvon de la enigmo: mi ‎devas renaskiĝi. Mi devas ‎rompi la ŝelon, kiu ‎entenas min, mian ‎animon, koron kaj menson ‎en la prizono senmura de ‎miaj sennombraj ‎penseroj, kaj sekve kreas ‎nevideblan, sed dikan ‎baron inter mia memo kaj ‎la senlima universo. Sed ‎kiel tion fari? Kiel ‎renaskiĝi? Mi primeditas ‎kaj meditas. Aha, mi ‎devas demeti la vestojn ‎de mia animo, la vualojn ‎kaj maskojn, kiuj kreis ‎fortikan muron inter mi ‎kaj la naturo.‎Jes, estas maskoj, kiuj ‎fremdigas min de mi ‎mem! Mi, ne naskiĝis kun ‎ili, sed tuj poste, por ‎eduki min, por civilizi ‎min, oni kovris mian ‎animon per dikaj vualoj ‎kaj ŝeloj de tiel nomataj ‎sociaj normoj, superstiĉaj ‎kredoj kaj dogmoj. Jes, ‎ĉiaspecaj maskoj, kiujn ‎miaj patroj, prapatroj kaj ‎la mondo ekde la unua ‎momento de mia naskiĝo ‎metis sur mian vizaĝon ‎unu post la alia, por ke mi ‎povu hipokrite vivi en ‎akordo kun la valoroj kaj ‎kutimoj de mia vivmedio. ‎ĉiuj ili pli kaj pli fremdigis ‎min de mia memokaj de la ‎panjo-naturo. Jen la kialo, ‎kial mankas plena ‎konekto inter ĝi kaj mi. ‎Mi do fermas la okulojn kaj ‎mense demetas unu post ‎la alia ĉiujn maskojn. Mi ‎forstrekas ĉion, kion la ‎historio, la mondo kaj mia ‎viv-medio instalis en la ‎hardvaron de mia menso. ‎Dum la forviŝado daŭras, ‎mi sentas, kiel pli kaj pli ‎da spaco liberiĝas en mia ‎tro ŝarĝita menso. ŝultroj ‎de mia animo pli kaj pli ‎rektiĝas liberiĝinte de sub ‎la gigantaj ŝarĝoj. Mi ‎sentas min pli kaj pli ‎malpeza kaj flugokapabla, ‎kvazaŭ libera birdeto. ‎Ĉiuj superstiĉoj, kiujn oni ‎dum jarmiloj sub la nomoj ‎de normo, morala kodo, ‎principo, religio kaj ‎kulturo instaladis en min, ‎jam estas for. Mia menso ‎nun estas tute freŝa, ‎libera, kaj tiel vasta,‎‎ ‎kiel la naturo mem! ‎Mi zorgu, ke ne plu ‎penetru en ĝin ruinigaj ‎pens-virusoj, kiuj gigante ‎ŝarĝas ĝin, paralizas ties ‎funkciadon kaj malŝaltas ‎la konekton de mia memo ‎kun la panjo-naturo. Mi ‎zorge enlasu nur ‎penserojn, kiuj donas al ‎mia animo flugilojn, por ‎ke mi povu flugi tra la ‎koro de la ĉielo, por ‎unuiĝo kun la senlima ‎universo. Mia korpo nun ‎estas plene vigla, kiel ‎birdeto ludanta en la ‎ĉielo, au fiŝeto gaje ‎naĝanta en la rojo. ‎Profunda paco regas min ‎kaj ĉion ĉirkau mi.Mi ‎estas en absoluta konekto ‎kun la naturo kaj ‎universo. Nun mi ne plu ‎fremdas al tiu fiŝeto, kiu ‎dance naĝas. Mi ‎komprenas ĝin,kiel frato. ‎Mi sentas min en la ‎flugiloj de la fluganta ‎birdo sur la suna ĉielo, kaj ‎same en la timoplena koro ‎de birdeto kun rompita ‎flugilo en pluvo. Mi ‎sentas min en la talio de ‎floro dancanta en la ‎brakoj de frumatena ‎zefiro. Mi ekzistas en ĉio, ‎kaj ankaŭ ĉio ekzistas en ‎mi. Mi libere fluas tra ĉio, ‎kaj ĉio fluas tra mi. Paco ‎fluas en miaj vejnoj. Ho, kiel unika sperto! La ‎rivero de suno fluas en ‎mi. Floroj de senkondiĉa ‎amo kaj paco burĝonadas ‎en la ĝardeno de mia ‎koro. Mi sentas ‎senkondiĉan amon por ĉio ‎kaj ĉiuj. Homoj, birdoj, ‎bestoj, arboj, akvo... Ĉio, ‎kio vivas en‎ la afablaj brakoj de la ‎naturo, estas objekto de ‎mia amo senlima kaj ‎senkondiĉa. Mi volas ‎pacon por ĉiuj kaj ĉio, ĉar ‎amo kaj paco de la panjo‎naturo trapasas min, kaj ‎mi ne kapablas nek rajtas ‎laŭ la leĝo de la naturo ‎kateni ĝin nur al mi. Kune ‎kun disrompiĝo de la ŝeloj ‎de mia ego-centro, ‎disŝiriĝis ankaŭ la nigraj ‎vualoj, kiuj blindigis la ‎okulojn de mia koro, kaj ‎defalis la maskoj de mia ‎fremdeco kaj hipokriteco ‎kun mi mem kaj la ‎mondo. Nun mi plene ‎amas la vivon, ĉar mi ‎sentas min kiel parteto de ‎la naturo kaj la eterna ‎vivo. Kvankam eta, tre eta ‎parto, tamen parto de ĉio ‎kaj ankaŭ de Dio. Mi ne ‎plu sentas min socia ‎regato de superstiĉoj. Mi ‎ja estas parto de ĉio ‎vivanta, de Dio; la ‎universo. ‎El la jupo de la panjonaturo, kun la varmaj ‎salutoj de la leviĝanta ‎suno, belaj amkantoj de la ‎birdoj, gajaj dancoj de la ‎floroj, bonvenigo de la ‎arbo-folioj kaj kune kun la ‎naskiĝo de la printempa ‎novtago, mi ĵus renaskiĝis. ‎ Ho zefiro frumatena, ‎mia karesema amatino ĉiam-fluganta, survoje ‎rakontu tion al ĉiuj kaj ĉio ‎trans la altaj montaroj kaj ‎belaj valoj, vastaj dezertoj ‎kaj maroj. ‎Ho rojoj kurantaj, ‎murmuru gaje ĉe la orelo ‎de la tero, ke nun mi estas ‎filo de la naturo, frato de ‎ l'arboj kaj floroj, amiko de ‎l' maroj kaj ĉielo, kunulo ‎de la steloj, amanta ‎kunludanto de la ‎kolomboj kaj paseroj Jes, ‎diru al la mondo, ke mi ‎ĵus renaskiĝis!‎