Neĝo, neĝo, falas neĝo
mi ĉe l' fenestro , sur la seĝo
varma kafo en mia mano
mi sentas min kvazaŭ reĝo.

Tamen kaptas min malĝojo
Por la homoj sur la vojo
ĉefe por la senhejmulo
ĉe nia strato- angulo
certe ne en lia preĝo
estis peto por la neĝo!

Neĝo, neĝo, falas neĝo
mi ĉe l' fenestro, sur la seĝo
help-peti por la senhejmul'
estas nun mia preĝo!

Neĝo, neĝo, falas neĝo.