Foje eta kulo
sidiĝis sur granda mulo
samkiel tirano sur l' trono

Sur la fortika mulo,
ĝi sentis sin kun fiero
la plej grava,
la plej granda,
la plej potenca ulo
sur la tero!
samkiel tirano sur l' trono!

Vento alvenis
ĝin kunprenis
Kaj rompis ĝiajn flugilojn
ĝi falis teren.
Kun honto kaj doloro
Mortante komprenis
ke ĝi estis ne pli granda ol nulo!
samkiel tirano falinta desur l' trono!