Tie, kaj nur tie
Neniam aperas tirano,
Kie iu ajn persono
sur la plej alta posteno
Ne estas kvazaŭ sanktulo
Nek aparte valora persono
Kaj homoj
Samkiel hundoj
Ne skuas siajn vostojn
Pro peco de osto
Kaj oni pro posteno,
Mono, aŭ pano
Ne konkuras esti sklavo,..
*
Nur tie, kaj nur tie
Neniam aperas tirano!