Dio unue volis ke Lupo
estu homo
kaj vivu kiel homo
en bela domo...
sed lupo rifuzis
kaj diris; Ne , dankon ,
mi ne kapablas esti tiel kruela
Kiel homo!
La amasmurdisto
Torturisto,...

Dio do turnis sin al Vulpo
Kaj vulpo ankaŭ rifuzis kaj diris;
Ne dankon,
Mi ne povas esti
ruza politikisto, ...
Nek fripona komercisto
Ĉar mi ne estas tiel ruza
kiel homo!

Dio do turnis sin al Azeno
Azeno ankaŭ rifuzinte firis;
Ne dankon, mi ne estas tiel stulta
kiel pigra homo
Kiu ripetas siajn erarojn
milmil fojojn
Kaj kredas je stultaĵoj...!

Kaj tiam Dio kreis homon
Pli kruela ol lupo
Pli ruza ol vulpo
Kaj pli stulta ol azeno!
*
Tiel rakontas najtingalo
en nia ĝardeno
Pri la homa deveno!