Mi larmas en mia koro
Por homo sen espero

mi larmas en mia koro
por homo sen laboro

mi larmas en mia koro
por senpova infano
al kiu mankas pano

mi larmas en mia koro
por honesta persono
al kiu mankas mono

mi larmas en mia koro
por tiu vagabondo
kiun forpelas la mondo

Mi larmas en mia koro
por senkulpa persono
suferanta en prizono

mi larmas en mia koro
por tiu laborulo
kiu laboras kiel mulo

Mi larmas en mia koro
por tiuj malfelicxuloj
kiujn subpremas ricxuloj

mi larmas en mia koro
por l' mortintoj en militoj
pro regantaj profitoj

mi larmas en mia koro
por malricxa homarano
al kiu mankas sano

Mi larmas en mia koro
por malfelicxaj personoj
kiuj sklavlaboras
senpage en prizonoj

Mi larmas en mia koro
por povraj almozuloj
kiujn malhelpas ruzuloj

Mi larmas en mia koro...