Blankulo cxasis
nigran junulon,‎
kun unu pistolo
en sia posxo
kaj rasisma pens'
en sia menso!
Okazis batalo
sen bona kial',‎
li brutale,
kaj senkiale,
lin mortpafis
kvazau li sxafis!

Ho ve, el l' arbo
de l' sankta Vivo
kun granda dolor'
frukto falis
senmaturigxinte,
tro frutempe!

En la tribunal',
Blanka Jurio
Blankan murdiston
trovis senkulpa !‎
Sed observantoj
la verdikton trovis
maldeca, vulpa !‎

Ne miru kara,
kiel sagxuloj
trafe diras:
en la jugxejo
suprajxa, vulpa
ne lupo, sed sxaf'
cxiam estas kulpa !‎