Vespere ni sidis kune kun nia ludonantino trinkante ruĝan vinon kaj manĝante unuajn kristnaskajn kukaĵojn, kiujn mia edzino bakis 1 tagon antaŭe. Dum nia babilado mi rakontis al ŝi, ke ni vidis 3 pladoj kun musko en la preĝejo de Segurét. Mi demandis la ludonantinon, kio signifas tio. Ŝi rakontis, ke je la tago de la Santa Barbara (la 4-a de Decembro) multaj provencanoj semas tritiko- aŭ lentosemojn en tri pladojn kun humida musko. La semoj kresku ĝis la vespero antaŭ Kristnasko. Tiuj faskoj kun verdaj pintoj servas kiel orakolo por la venonta rikolto. Ĉu la semoj estos kreskitaj abunde ĝis la 24-a de decembro, tio signifas bona antaŭsigno. Sed ĉu la semoj estos putraj, oni devas prepariĝi al magraj tempoj! La plado kun la plej bela fasko staras meze de la kristnaska tablo, la aliaj servas kiel dekoracio de la kripo. Se antaŭ 100 jaroj rikolto estis malbona, multaj homoj suferis malsaton.
Nia ludonantino povas rakonti multajn provencajn historietojn