Ĉar ni loĝas en la proksimeco de Châteauneuf-du-Pape -la mondkonata vinregiono-, unu el niaj unuaj ekskursoj estu iri tien. Du tagojn antaŭe mi biciklis sole tien. La vilaĝo situas nur 10 kilometrojn for de Orange, tiel ke la biciklado tien ne estas peniga, eĉ se la vojo ĉiam kondukas supren. Krome la vetero estis belega.
La vilaĝnomo jam aludas, ke la papoj de Avinjono inicis la vitkultivadon en tiu regiono.. Jam de fore la super la vilaĝo situanta kastelruinoj dominas la pejzaĝon. La papo Johano la XXII-a igis konstrui la kastelon por protekti siajn vinberĝardenojn. Kiam mi alvenis la kastelon, mi vidis, ke nur du beke restaŭrigitaj muroj estas postrestintaj. La kastelo estis damaĝita multe dum la religiaj militoj kaj krevigita de la germanoj dum la dua mondmilito.
De la kastelo oni povas superrigardi bone la kompletan vitkultivadan regionon. Frapas la okulojn, ke la vinberujoj estas multe pli malaltaj kompare kn la vinberujoj en Germanujo. Ekde 1929 la nomo de la vinbera regiono „Châteauneuf-du-Pape“ estas protektata kaj nur 13vinberspecoj estas aprobitaj.
Nunsezone la vilaĝo estas kiel formortinta -ni vidas neniun. Nur kelkaj vinkeloj estas malfermitaj, kiuj logas per vingustumado. Sed unue ni promenis al la rivero Rodano (Rhône) tra la vinberĝardenoj. Sur kelkaj vinberujoj estis ankoraŭ vinberoj kaj ni ŝteletis kelkajn por gustumado. Ili gustis dolĉaj. Ni promenis 3 horojn tra la suninundita pejzaĝo. Estis plezuro.
Returnvoje mi gustumis en Châteauneuf-du-Pape ruĝan vinon (mia edzino ne trinkas alkoholaĵon), sed mi ne povas prijuĝi la vinon, ĉar mi ne estas vinspertulo. Sed mi ŝatas ĝin.