Denove unu de tiuj belaj aŭtunaj tagoj. Nenio haltigis nin en la loĝejo. Eĉ mia edzino,kiu ordinare ne ŝatas migri, diris: „Ni promenu tra la naturo“. Nia ludonantino rekomendis al ni, promeni ĉirkaŭ la vilaĝo Gigondas. Ĝi estas unu el la plej belaj vilaĝoj de Francujo kaj ne fora de nia loĝejo. Do ni akceptis tiun proponon. Rapide ni pakis la dorsosakon kaj ekveturis. Nur 15 minutojn poste ni estis en Gigondas.
Jes la promenado estis belega. Ni havis ravan migradon tra la vinberĝardenoj kaj arbaro de Gigondas. Survoje ni vidis multajn olivarbojn kaj spontane ni havis la ideon, „kolekti“ kelkajn olivojn kaj pekli ilin.
Reveninte hejme mi demandis nian ludonantinon, kiel ni povis konservi la olivojn. Kaj ŝi klarigis al ni jenon: „Unue lavu kaj gutu ilin. Tiam entranĉu zorge ĉiun olivon per tranĉilo. Sed ne difektu la olivkernon. Ĉar freŝaj olivoj estas tre amaraj, ili devas esti metitaj en akvon minimume 8–10 tagojn en argila aŭ porcelana poto. La olivoj devas estis kovritaj komplete per akvo. Ŝanĝu ĉiutage la akvon. Enmetitaj en la akvo la olivojn 8-10 tagojn, metu ilin en grandan glason. Nun boligu 1 litron da akvo kun 140 gramoj da salo kaj 2 tekuleroj da citronacido. Postkiam la akvo malvermiĝas, verŝu la akvon kun la salo kaj citronacido super la olivojn, tiel ke ili estas kovritaj komplete. Fermu la glason kaj atendu minimume 4 semajnojn“.
Tuj vespere ni komencis meti la olivojn en akvon. Post 4 semajnojn mi prezentos la rezulton al vi.