Denove suna tago. Do ni pakis niajn dorsosakojn kajekveturis al la valo de la Ardeĉio ĝis Aiguèze, kiu situas nur 25 kilometrojn malproksime de Orange, nia starejo en la Provenco. De tie ni migris tra la gorĝo de la Ardeĉio. Unue ni migris sube en la valo kaj reen supre laŭlonge de la ĉeno de la altaĵo.
La gorĝo de Ardeĉio malfermiĝas impone al ni. La valo estas nekredeble pitoreska kaj unike bela. La rivero Ardeĉio kreis nature tiun pejzaĝon. Sur impona alteco ni ĉiam denove haltis pro la fenomenaj elrigardoj super la gorĝo kaj ni povis ĝui ĝin, ĉar ni estis solaj- neniu turistamasoj kiel somere. Ni vidis rokojn, kiuj ŝajnas esti priverkitaj kaj ĵetitaj tien de la gigantoj. La gorĝo mem staras sub strikta naturprotektado, sed ankaŭ la kompleta ĉirkaŭaĵo ĝis supren al la plej altaj elstaraĵoj. La naturparko de Ardeĉio etendiĝas super 200.000 hektarojn.
Malgraŭ la freŝa vento la migrado estis tre bela., ĉar sube en la valo ni ne sentis la venton kaj supre sur la ĉeno de la altaĵo ni estis kompensitaj per la fantastaj elrigardoj. Post kvarhora migrado ni atingis denove nian deirpunkton Aiguèze, kie ni trinkis kafon.
La valo de Ardeĉio estas vera travivaĵo, antaŭ ĉio oni ŝatas migri kaj la naturon kiel ni.