Matene la suno vokis nin forlasi la loĝejon. Do ni decidis viziti la faman monaĥejon de Sénanque en la „Montagne du Luberon“. Kiam ni ekveturis la suno brilis kaj ni ĝojis travivi varman suntagon. Sed apenaŭ ni estis en la montareto du Luberon komenciĝis vere neĝi. Unue ni ne povis kredi tion, sed elaŭtiĝinte ni povis certigi. Estis nur malmultaj neĝeroj kaj blovis freŝan fortan venton. Sed ni daŭrigis la veturadon kaj 45 minutojn poste ni atingis nian celon.
Kaŝite en la montetoj kaj atingebla nur per mallarĝa alvetura strato la monaĥejo Notre-Dame de Sénanque, kiu estis fondita de la cistercianoj en la jaro 1148. La monaĥeja vivo estas alĝustigita al la transejo kaj la lavendo al la sudo. La modesteco de la konstruaĵo konformas kun la spirito de la ordeno, laŭ tiu la konstruaĵoj devas esti senornamaj por ne distri la monaĥojn de la ĉefaĵo. Ni estis la tutsolaj vizitoj. Neniu parkis sur la parkejo. Unue ni promenis tra la ĝardeno, kiu estas fama pro ĝia lavendo. Memkompreneble nun ne floras lavendo, sed ni povas imagi la lavendofloradon. La preĝejo estis malfermita kaj ni sidis nin kaj ĝuis la trankvilecon laj la modestecon. La menso ne estas distrita per ornamo en la preĝejo. Mallonge antaŭ la dekdua monaĥo venis kaj diris, ke li devus fermi la pordon de preĝejo. Sed li donis al ni iom da tempo, tiel ke ni povis resti kvaronon da horo. Li revenis, ni dankis al li kaj forlasis tiun inspirantan lokon.
Ĉar Gordes situas nur kilometrojn fore de la monaĥejo, ni decidis iri tien malgraŭ la freŝa malvarma vento. Sed ni surmetis varman vestaĵon. Ni iris tra foliarbareton. Estis belege, ĉar la folioj lumis en la diversaj koloroj.
Gordes estis frustriĝo por ni. Ni jam vidis pli belaj vilaĝoj en la Provenco. Post nur duona horo ni reiris al nia aŭto kaj reveturis "hejmen. Tuj mia edzino prenis varman duŝon, ĉar ŝi frostis multe.
La monaĥejo de Sénanque estis vere vizitinda.