Preskaŭ ĉiu en Eŭropo konas la kanton „Sur le pont d'Avignon“, do ni decidis viziti la urbon de tiu kanto. Ĉar la tre malvarma vento „Mistralo“ blovis forte, ni surmetis nin varme.
En mezepoko dum la 14-a jarcento Avinjono estis la rezidejo de ses papoj kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin „urbo de la papoj“.Proksime de la urbocentro ni trovis rapide parkejon kaj tiam ni ekpasumis tra la urbon. Novembre ne estas multe da turistoj en la Provenco, tiel ke ni povis eniri en la Papa Palaco sen atendi. Ĝi estas impresa kaj impona spite al ĝia modesteco, sed simultane ĝi estas ankaŭ iel morna kaj minaca. Sed la elrigardo de la tegmento de la Papa Palaco estis plej impresa. Ni volis trinki kafon tie, sed ni subpremis tiun deziron pro la altegaj prezoj. Sed ĝui la elrigardon al Avinjono estas devo.
Post la vizito de la ĝardeno de la papoj kaj la ponto de Avinjono ni vagis tra la malnovaj urbostratetoj kaj ni povis ĝui tion malgraŭ la mistralo, ĉar per la konstruaĵoj ni ne sentis la fortan venton.
Nia ludonantino rekomendis al ni vendejo por asiaj ingrediencoj en Avinjono. Kaj fakte en tiu vendejo mia edzino povis trovi preskaŭ ĉiujn ingrediencojn, kiujn ŝi serĉis. Ni aĉetis varojn por ĉirkaŭ 50 eŭroj, ĉar mia edzino volos kuiri tajajn manĝaĵojn por nia ludonantino kaj novaj provencaj konatuloj de ni.