La mistralo
Profunde blua ĉielo, kristalklare aero kaj sengraca ventego: Mistralo estis en la Provenco. Ekde dimanĉo ĝis hieraŭ ni travivis ĝin.
La homoj kaj bestoj malaperis en la domoj kaj kelkaj fenestrokovriloj forflugas. Kelkaj venas nur pro ĝi: la glisflugistoj kaj ventosurfantoj. Alventegis la ĉefo de ĉiuj mediteraneaj ventegoj per brutala forto: la mistralo. Ĝi venis subite kiel nedezirata gasto kaj restas, pli malbone, longe. Laŭ malnova kamparana regulo ĝi blovas tri, ses aŭ naŭ tagojn. Ĝi blovis per ne malkreskanta forto, la ĉielo estis sennuba kaj profunde blua kaj la videbleco estis bonega. Nokte ni povis vidi la stelojn per drameca ekzakteco.
En preskaŭ ĉiu borda regiono en la mondo la arboj kreskas deklinante for de la marbordo, ĉar ordinare la vento venas de la maro. Nun ni komprenas, ni sentas, kial la arboj deklinas sin direkte al la maro. Ili klinas sin, kaŭras sin, antaŭ la mistralo, kiun la regionanoj nomas „Maestrale“ kaj tio signifas reganto aŭ majstro.