Post longa tempo mi volas raporti denove de nia mondvojaĝo. Intertempe ni estas en la Provenco, ĝustadire en Orange. Tiu estas afabla urbego. De ĉi-tie ni volas esplori kiel ĉiam la ĉirkaŭaĵon aŭte, bicikle kaj piede. En la Provenco estas multe por eltrovi. Ni jam ĝojas pri tio.
Nu, kial mi ne raportis longan tempon pri nia mondovojaĝo. Simple ĉar mi estis kaj ankoraŭ estas seniluziigita pri la Esperantomovado. Propradire ni volis pasigi vintron en Mazara del Vallo en Sicilujo, kvankam ni jam vizitis Sicilujon. Antaŭ 2 jaroj la itala esperanto asocio avizis grandskale, ke tiu urbego estu eŭropa esperanto-urbo. Do mi aspiris ĉi-jare kiel Esperanto-voluntulo en Mazara del Vallo. Mi volis subteni la grandegan ideon. Mi serĉis malgrandan loĝejon tie por mi kaj mia edzino. Memkompreneble ni volis pagi por tio. Sed nek la itala Esperanto asocio nek la komunuma administrejo de Mazara del Vallo estis kapablaj kaj interesitaj oferti loĝejon al ni. La komunuma administrejo de Mazara del Vallo tute ne ragis al mia serĉomendo. Mi ne volis gajni monon, mi nur volis helpi kiel Esperanto-voluntulo. Mi pensis, ke post 2 jaroj neniu en Mazara del Vallo parolas Esperanton. Ili (la itala Esperanto asocio kaj la komunumo de Mazara del Vallo) nur enkasigis la monon de Eŭropa Unio kaj, postkiam ili havis la monon, haltigis la projekton pro neinteresiĝo. Tio estas -milde dirite- obscenaĵo.
Bedaŭrinde mi transigis tiun konduton al ĉiuj geesperantistoj, kvankam mi faris tre bonajn spertojn private en multaj landoj dum nia mondovojaĝo kun geesperantistoj. Por mi la oficiala Esperantomovado estas mortinta, sed private mi tenos kontakton kun geesperantistoj mondskale. Tio estas ankaŭ la kaŭzo, ke mi daŭrigas nun mian raporton pri nia mondovojaĝo. Mi raportos ankaŭ pri niaj travivaĵoj dum la pasintaj monatoj.