La veturado per aŭto estis afabla, ĉar la stratostato estis bona. La suno brulas kiel ĉiam kaj pro tio estis varmege. Post 45 minutoj ni estis cxe Khor Virap.
Gi situas sur altaĵo rekte ĉe la armena-turka limo. De el ĉi-tie oni povas vidi la hodiaŭaj liminstalaĵoj, por civitanoj de Eŭropo interesa sperto kaj memorigo al pasintaj tempoj kun videblaj limobariloj, limstrio, dumnokte iluminado. Rekte ĉe la limo la deklivoj de la Ararato leviĝas. La neĝokovrita 5.000 metrojn alta monto estis videbla rekte antaŭ ni. Tiu monto Ararato, la simbolo de la armenoj, la domomonto de la nacio, situas sur turka teritorio kaj estas ne alirebla por la armenoj, granda dramo.
La monaĥejo Khor Virap, tradukite „malhela subtera malliberejo“, konsistas el 2 preĝejoj, la pli juna centrala preĝejo el la 17-a jarcento kaj la malgranda, pli maljuna, konstruita en la jaro 642. En tiu malgranda preĝejo estas subteraj malliberejoj. En unu el tiuj malliberejoj la fondinto de la armena ŝtateklezio, Grigoro la Iluminanto, estis enkarcerigita 13 jarojn. Kiam la reĝo Trdat la 3-a fariĝis sana, Grigoro kuracigis lin de la malsano. Por tio la reĝo konvertiĝis al la kristaneco. Dank' al Grigoro la Kristanismo fariĝis la ŝtatreligio kaj Grigoro la Iluminanto la unua katolikoso de tiu religio. Ni malsupreniris super ŝtupetaro en la subtera malliberejo, en kiu Grigoro estis enkarcerigita. De tiu loko stranga energio elradiis kaj impresis nin.