Memkompreneble ni estis tre scivolemaj esplori tiun urbon, kiu estas nur malmulte konata en la okcidento. Ni ne uzas nian aŭton en Erevano, ĉar ĉien aŭtobusoj veturas. Kio frapis niajn okulojn unue kaj ektimigis iomete, estas la ankorau dum la komunista periodo estiĝintaj gigantaj konstruaĵoj el rozkolora tufoŝtono, kies fasadoj estas dividitaj per domaltaj rondarkaj armenstilaj fenestroj. La ĉefa placo de la urbo, la placo de la Respubliko, estas ĉirkaŭata de tiuj sufokantaj konstruaĵoj. Ili loĝigas interalie la poŝtejo, la hotelo Marriot, la ministerio pri eksteraj aferoj kaj pri fisko kaj ekonomio. Liberaj parkejoj ne ekzistas! Ĉio estas ŝarĝita per luksaj limuzinoj. En plej multa urbosituo estis konstruita luksa kvartiro. Inter la placo de la Respubliko kaj la nova operejo etendiĝas butikmejlo, sur kiu oni povas aĉeti ĉiujn el la okcidenta mondo konataj luksaj markartikoloj. Noblaj distrejoj, kafejoj kaj restoracioj invitas nin restadi. Koncerne la loĝejojn kaj oficejojn en la enormaj konstruaĵoj ŝajnas,ke ili estas maklerendaj nur tre malfacile.
Forlasinte la atmosferon de la norda avenuo, ni alvenis, tuj post la operejo, specon da amuzoparko kun plej bonaj restoracioj de ĉiaspeca gusto. Sub ombraj arboj kaj por tre moderataj prezoj oni povas sin mem dorloti.
La nova kvartalo ĉirkaŭ la operejo, kie la riĉuloj kaj belulinoj montriĝas, estas memkompreneble ne tipa por Erevano. Erevano estas principe ankoraŭ rusa-sovetstila urbego kun larĝaj cirklaj stratoj, multaj parkĝardenoj kaj grandegaj butikcentroj, kiuj estas plenŝtopita per nesuperrigardebla diverseco da diversaj minivendejoj (tiel nomata „rusa bazaro“). Tie ni ne renkontiĝis kun monhavaj armenoj, sed kun la „ordinara“ popolo, kiu batalas sin penige tra la vivo. Malgraŭ ĉiu ŝparemo la homoj ne rezignas je du aferoj: aprikotoj kaj kafo! Ambaŭ estas ofertataj ĉie en la lando en nekredebla diverseco kaj kvanto. Antaŭ kafovendejoj dekoj da plenplenigitaj sakoj kun Arabica-kafograjnoj ne malfte etendiĝas. Aprikotoj estas la dominantaj fruktoj, en ĉiu ĝardeno, ankaŭ ĝi estas tre malgranda, oni povas trovi la aprikotarbojn. Oni diris al ni, ke la plej bonaj fruktoj venas el la varmaj sudaj regionoj de Armenujo.