Per nia aŭto ni bezonis 45 minutojn ĝis la montara pejzaĝo de la monaĥejo Geghard. Kelkfoje mi devis veturi tre malrapide pro la malbona stratostato. Post la forlaso de Erevano la strato serpentumas tra senkreskaĵa bruna monteta regiono. Fore neĝokovritaj montoj. Ŝtona malabundeco. Sunbruligita tero. Ŝafaro sur la pene irigitaj kampoj, bovinoj kaj porkoj sur la vilaĝovojoj. Malhelaj viraj vizaĝoj, maljunaj virinoj en nigraj kiteloj. Ili vendas laŭlonge la stratoj vinberojn, figojn, nuksojn, aprikotojn kaj konfitaĵojn en glasoj. Ni aĉetis bongustajn, dolĉajn aprikotojn.
La vilaĝoj efikas kiel oazoj en tiu lando de la ŝtonoj, de fore ekkoneblaj per la altaj poploj. En ilia mezo ĉiam denove grizaj, malnovaj preĝejoj kun ilia aŭro de mistika trankvileco. Kaj la crucoŝtonoj, atestantoj de la kristana tradicio de Armenio, kiuj retroiras ĝis la kvara jarcento. La tempo ŝajnas esti haltigita.
Armena ekleziulo klarigis al ni, ke laŭ legendo la sanktulo Gregoro la Iluminanto komence de la kvara jarcento fondu la monaĥejon Geghard. Jam la apostolo Tadeuso estu portinta la lancon, per kiu Jesuo sur la krucifikso estis traborita, al Armenujo kaj ĝi estis konservita tie en la grotomonaĥejo kiel altvalora relikvo. Hodiaŭ tiu relikvo estas konservata en Eĉmiadzino.
De la parkejo malgranda suprenirado kondukas supren al la monaĥejo, kies griza konstruaĵo insertiĝas harmone en la roka pejzaĝo. Deziroarbo kun multkoloraj poŝtukoj, ĉiuj feliĉoalportantoj laŭ la ideoj de la armenoj, staras vojrande, kie stratovendistoj kaj muzikistoj kun iliaj muzikiloj ricevas nin. Geghard estas, kiel ni ekscias, la plej populara pilgrimloko de la lando.
La monaĥeja komplekso estas ĉirkaŭata de alta fortikaĵomuro. Malantaŭ la muroj profanaj mustrumkonstruaĵoj, sonorilturo, monaĥaj grotoj, kiuj estas ĉizitaj en la rokoj, kaj kiel centro la monaĥeja preĝejo. En la monaĥeja korto estas multe da homoj, ĉi-tie la monaĥejo ne estas insulo de la trankvileco. La meditada silento de sankta loko estas nur perceptebla enirante la monaĥejan preĝejon. Bela portalo, atrio, 2 rokaj kapeloj kaj la propra preĝeja halo mem. La atrio estas alta halo kun truo por lumo en la stalaktitsimila volbo. El unu el la rokaj kapeloj fluas rojo, la sankta miraklofara akvo, kiun la ĉi-tieaj diservovizitantoj trinkas.
Tra plua portalo ni eniras la ĉefan preĝejon. Tipa kruckupola konstruaĵo, kiu estas konstruita en la malhelan ŝtonon. Lumo incidas tra malgranda rondarka fenestro en supra areo. La rokaj muroj estas nigrigitaj per kandelfumo.
Tio estas mistika loko