Per aŭto ni bezonis de nia loĝejo ĉirkaŭ 40 minutojn ĝis Eĉmiadzino. Intence ni vizits tiun lokon dimanĉe, ĉar mi volis travivi la specialan diservon.
Eĉmiadzino estas la sidejo de la Katolikoso, la estro de la armena eklezio. La konstruado de la katedralo estis komencita en la jaro 301. Ĝi estas la unua preĝejo kun krucforma projekciaĵo. La katedralo estas dekoraciita per pentraĵoj el la 17-a kaj 18-a jarcento. En ĝi staras du tronoj kaj 2 altaroj, unu sur tiu loko, kiu estis montrita al la sanktulo Gregorio de Jesuo per lumradio.
Ĝustatempe ni alvenis la katedralon. Sonorilado anoncis la komencon de la liturgio. Ekleziulo aperas en ora robaĵo kaj malhela pintokufo, kiu kovras lian kapon. Sekvas al li aliaj ekleziuloj kaj diakonoj, kiuj asistas dum la diservo. Kiam la popoj staris meze de la preĝejo kun rigardo al la altaro kaj la ekleziulo eksidis sur lia trono, la koruso komencis kanti.
Estis kvazaŭ la halo ŝanĝiĝus, tiel supernature sonas la voĉoj per ĝiaj klareco kaj pureco. Ili ŝvebis super la ĉeestintoj kaj plenigis la tutan volbon per ĝia magio. Melankolia plenda kantado eksonis, kiu estis prezentita alterne de solistino kaj la tuta koruso. La kristana armena preĝeja muziko ŝajnas tute ne simili al la tonala okcidenta sistemo, la konataj melodiaj tipoj kaj ritmaj modusoj. Ĝi memorigas min prefere al orientala kaj kelkfoje al rusa-ortodoksa muziko. La raŭkaj voĉoj de la viroj formas grandan kontraston al la anĝelaj voĉoj de la virinoj. La plurvoĉa kantado de la koruso estas kompletigita per la recitativa kantado de la ekleziuloj. La lingvo de la liturgio estas la malarmena. Mistere okazis la rito malantaŭ la ĉiam denove malfermita kaj fermita kurteno. Estas preskaŭ ne eble, eviti sin de la mistika etoso pro la kantado kaj la svarmadanta incenso. Mi havas la
sentimenton vojaĝi tra la epokoj kaj ĉeesti al ceremonio, kiu devas esti multjarcenta. Bedaŭrinde tiu etoso estis ĝenata per la ĉirkaŭvagadantaj kaj fotiĝantaj turistoj.
Aparta travivaĵo por mia edzino: Dum la enmarŝo de la Katolikoso li benis la kredantoj per metado sian manon sur la kapoj de la kredantoj. Ankaŭ mia edzino estis benita de la armena Katolikoso.
Bedaŭrinde ni ne povis viziti la preĝejan muzeon, ĉar ĝi estas malfermita post la diservo. En ĝi estu kelkaj maljunaj, riĉe ornamitaj manuskriptoj, grandvaloraj ceremoniaĵoj kaj antaŭ ĉio la aparta relikvo: la sankta lanco, per kiu la vundo en la flanko estis kaŭzita al Jesuo.
La tuta tereno de Eĉmiadzino estas aranĝita kaj restaŭrigita tre bele.
Poste ni ankaŭ vizitis la detruitan preĝejon kaj palacon de Zvartnots.