La kulturmetropolo Tbiliso ĉe la sekcopunkto de la grandaj komercovojoj de la kartvelia armea vojo kaj Silka Vojo estis de ĉiam transitejo por vojaĝantoj kaj hejmlando de la diversaj etnoj. La pacema kunvivo dependis decide de la tradicia kaŭkasa-kartvelia gastameco. Tio donis ĝis hodiaŭ tute karakterizan stampon de riĉeco da etnoj kaj diverseco da religioj al la urbo
En la malnova urbocentro ni povis alveni piede la armena-kartvelian kaj la romkatolikan preĝejojn, la sinagogon, moskeon kaj la postrestaĵojn de Zaratuŝtra templo. En neniu alia urbo de la mondo vi povas trovi ĉi tiun simbiozon en rekta najbareco sur tiel malgranda areo.
Per funikularo ni veturis surmonteten al la Narikala fortikaĵo el la 4-a jarcento. De tie ni havis belan superrigardon super la urbo. La suprenveturado daŭris nur 5 minutojn kaj kostis nur 1 kartvelian Laron (= 0,45 eŭrojn). Tiam ni malsupreniris piede al la moskeo, hamamo (turka banejo) kaj malnova urbocentro.