Hodiaŭ ni veturis per nia aŭto laŭlonge la kartvela armea vojo, laŭlonge jarmilaĝa karavanvojo, kiu kondukas el la nordo de la Kaukaza montaro al la landoj de la oriento. Ni veturis ĝis la urbeton
Stapanzminda (iam Kasbegi). De tie ni povis vidi la monton Kasbek, la plej granda monto de la Kaŭkaza montaro. Laŭ legendo Prometheŭs estis forĝita al tiu monto, ĉar li rabis la fajron de la dioj. Jam la romia geografo Strabo priskribis tiun itineron dum la 1-a jarcento a.K..
La karavanvojo estis fama kaj danĝera ne nur pro la riska trapaso laŭlonge krutaj faŭkoj kaj super sovaĝaj montoriveroj, sed ankaŭ pro la regule revenantaj rabatakoj de kaŭkazaj stratbanditoj. Kelktempe romiaj legioj patrolis sur la armea vojo kaj dum la 5-a jarcento la kartvela reĝo Gorgassali konstruigis fortikaĵon en la Darial faŭko.
La armea vojo ricevis ĝian strategian signifon, kiam la rusa armeo elkonstruis la 207 kilometrojn longan komunikostraton por la transportado de ĝiaj trupoj dum la 5-a rusa-turka milito (1768 ĝis 1774). La rusa armeo ŝanĝis oficiale la nomon al „Grusina armea vojo“ (Grusinujo/Grusija estas la rusa nomo por Kartvelujo).
Por protekti la homojn kontraŭ stratbanditoj gardpostenoj estis instalitaj kaj kozakoj estis loĝigitaj. Ĝis 1900 ses- ĝis okĉevala poŝtkaleŝo surveturis la armean vojon ĉiutage ambaŭdirekten.
Hodiaŭ la armea vojo estas 213 liometrojn longa kaj kondukas de Wladikawkas en rusa nordossetujo tra la Tergi valo supren trans la rusa-kartvela limo tra la Darial faŭko. Ĉe la Kruco-transpasejo super laĉefa kresto de la Granda Kaŭkaza montaro la armea vojo atingis altecon de 2.385 metroj. Preter la vintra sporturbo Gudari ĝi kondukas tim per krutaj serpentumoj malsupren en la valo de la blanka Aragvi kaj sekvas al tiu ĝis la enfluejo en la Kura ĉe Mzcheta, kiu situas proksime de Tbiliso.
Ankaŭ eŭropaj vojaĝintoj vojaĝis laŭlonge la armea vojo kaj notis iliajn impresojn: La franca verkisto Alexandre Dumas en „Danĝera vojaĝo tra la sovaĝa Kaŭkazo“, la norvega verkisto Knut Hamsun en „en la fabellando – travivitaĵoj kaj revitaĵo el Kaŭkazo“ kaj la germana verkistoErnst Haeckel en siaj „vojaĝoleteroj“.