Hodiaŭ ni alvenis Tbiliso. Ni rezervis kiel ĉiam malgrandan loĝejon, sed tiu homo, kun kiu ni korespondis, estas trompulo. La loĝejo ne ekzistas. Do ni devas serĉi malmultekostan tranokteblecon, sed tiu tasko estis ne tiel facila. Kvankam Kartvelio estas malriĉa lando, la prezoj por la hoteloj kaj eĉ la gastejoj estas nekredeble altprezaj. Mi ne scias, kiel la kartveliaj gastoj povas pagi tiaj prezoj. Ni rigardis multajn malgrandajn hotelojn kaj gastejojn. Por la montritaj ĉambroj eĉ en Germanujo ni pagus pli malmulte. Finfine ni decidis nin por malgranda hotelo proksime la Tbilisa katedralo.
Poste ni promenis unuafoje tra la stratoj. Multaj konstruaĵoj estas konstruitaj komunistepokastile kaj aspektas kvazaŭ ili falegus ĉiumomente. Sed homoj loĝas en tiaj konstruaĵoj.
Ni vizitis legommerkato kaj konstatis, ke la fruktoj kaj legomoj estas tre malmultekostaj. Ekzemple 1 kilo da persikoj kostas nur 0,7 kartvelian Lara-n (=0,32 eŭro). Ankaŭ aliaj fruktoj kiel prunoj, akvomelonoj kaj legomoj kiel terpomoj, tomatoj, ktp. estas tre malmultekostaj.
Vespere ni vespermanĝis en restoracio. La manĝaĵo estis bongusta kaj la etoso en tiu loko estis tre hejmeca kaj agrabla. Tio estis repaciĝema fino de la tago.