Intertempe hodiaŭ estas la plej lasta tago en Turkujo, ĉar ni volos viziti Kartvvelion kaj Armenion. Sed ni estas provitaj unue. Ni devis atendi ĉe la landlimo inter Turkujo kaj Kartvelio 4 horojn, ĉar multe da turkoj volis ankaŭ viziti Kartvelion. Sed ili nur vizitas Batumi-on por ludi en ludkazinoj de Batumi. Kvankam la turkoj ne bezonas visaon, la limoformalaĵoj progresas tre malrapide. Nia aŭto estis ekzamenita tre zorge kaj daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn. Ni ne bezonis visaon kaj povis eniri per la aŭto sen problemo.
Ĉar ni devis atendi ĉe la limo longan tempon, ni alvenis Batumi-on tre malfrue kaj veturis rekte al nia tranoktebleco. Ni vespermanĝis kaj tiam ni legis iomete en nia dormoĉambro.
Venonttage ni vizits Batumi-on. Bedaŭrinde pluvis la tutan tagon. Do ni matenmanĝis unue. La kartvelia ĉaĉapuro (Chatschapuri) ja estas tre fama – pano kun ronda truo meze, en kiu estas bakita fromaĝo. En tiu ili enfandis frititan ovon kaj buteron – ne tute sen kalorioj. Unu porcio da ĉaĉapuro sufiĉas, al tio kafo de turka stilo.
Nia unua vojo gvidas nin matene al la plaĝo, kiu aspektas tre ŝtona. Laŭlonge la plaĝo kondukas esplanado. Dum bela vetero oni povas ĝui la plaĝon, sed tiutage daŭropluvo regis. La tieloĝantoj rakontis al ni, ke dum belveteraj tagoj centoj da turistoj kuŝas ĉe la plaĝo kaj rostiĝas sub la suno aŭ naĝas en la maro kun la elrigardo al la ankrantaj kargoŝipoj. Ĉe la suda fino de la bulevardo giganta rado invitas onin kunveturi pöer ĝin, sed la vetero ne estis laŭ tio.
En la urbo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas multe da ludkazinoj. Ni ne ŝatas ludi en kazinoj. Pro tio ni ne vizitis ilin.
Eble la daŭropluvo kaŭzis nian impreson de Batumi, sed ni opinias, ke Batumi ne estas vizitinda por turistoj.